14 de nov. 2012

Pri kio vere temas la voĉdonado en Katalunio?


La kialoj malantaŭ la baloto de la 25a de novembro kaj ĝia signifo por Katalunio kaj aliloke.


La katalunoj estas vokitaj por voĉdoni la 25an de novembro kaj elekti novan regionan parlamenton, sed tiu baloto ne estas simpla loka evento. Multo dependos de la rezulto kaj ne nur por Katalunio. Kio ajn la katalunoj decidos povas havi longdaŭran efikon por la estonta strukturo de la hispana ŝtato aŭ eĉ por ĝia vivodaŭro. Kaj ankaŭ eblas ne banalaj kromefikoj por la eŭropa projekto.


La internaciaj medioj postsekvas la okazaĵojn en Katalunio kun kreskanta intereso, ĉefe post la manifestacio por sendependiĝo la lastan 11an de septembro. Tiun tagon 1,5 milionoj da personoj marŝis en Barcelono por elmontri nacian dignon kaj civitan respondecon – oni raportis eĉ ne unu misokazaĵon kaj neniu vitraĵo estis rompita – kaj la mondo subite ekonsciis pri konflikto ne perforta aŭ terurisma sed gvidata de la trankvila forto de malnova nacio.


***

Sendependeco ne ĉiam estis la preferata politika elekto en Katalunio. En la fino de la diktaturo de generalo Franco, meze de la sepdekaj jaroj, granda parto de la katalunoj esperis trovi taŭgan lokon en la nova ordo enkondukata en Hispanio. Ek de tiam, ili ne ĉesis kontribui al la prospero kaj stabilo de la lando. Samtempe, eble spite sian propran preferon ili eluzis multan energion serĉante manierojn agnoskigi sian nacian identecon sen rezigni pri la hispana kadro.


Unu el tiuj provoj konsistis el la proponita revizio de la leĝo pri aŭtonomio, la Estatut, laciga procezo iniciita de kelkaj katalunaj politikaj partioj jam en 2005. Post kiam Hispanio en 2010 rifuzis ĉiujn esencajn partojn de la propono, multaj katalunoj tutsimple malesperis pri iama ebleco atingi akcepteblan interkonsenton kun la ŝtato. Kaj tamen, en la 2012a somero, kiam la deziro dispartiĝi de Hispanio jam estis disvastiĝanta, la kataluna gvidantaro tamen decidis provi lastfoje klopodon kaj aperigis malneton por nova “fiska interkonsento”. Tio celis korekti, almenaŭ parte, la neelteneblan misekvilibron inter fiska kontribuo de Katalunio al la centra registaro kaj la magraj rimedoj ricevataj kompense. Nur kelkajn tagojn post la manifestacio de la 11a de septembro, Artur Mas, la kataluna ĉefministro, portis sian planon al Madrido, kie la hispana prezidento Mariano Rajoy rifuzis ĝin per maldubebla esprimo, lasante nenian eblecon al negocado kaj eĉ sen ŝajnigo de ekskuzo. Tiuj du okazaĵoj en la sama semajno decidigis S-on Mas ŝanĝi sian strategion. Li decidis plifruigi baloton, donante al la popolo la eblecon konfirmi per la urnoj tion, kio estis tiel klare esprimita en la stratoj de Barcelono.


***

Tre surprize por eŭropaj balotoj en la nuna momento, la kerno en la 25a de novembro ne estos la ekonomio, kvankam ekonomiaj konsideroj rolos parton en la ekvacio. Katalunio estas produktiva kaj vivipova socio, sed kiam temas pri publikaj financoj, la kataluna administracio malmulte povas fari per la malsufiĉaj rimedoj je sia dispono ĉar la centra registaro retenas la finan kontrolon super la fiska mono de Katalunio. Sub la nuna fiska situacio, investo nur malkreskos, la substrukturoj jam tro streĉitaj daŭre sinkos kaj esencaj servoj en la kampoj de sano, edukado kaj socia bonfarto restos en danĝero.

Ankoraŭ pli, tiuj tre realaj ekonomiaj ofendoj devas esti konsiderataj en la konteksto de pli ĝenerala malkontento rilate la evoluon de la politika hispana vivo elkovata dum pluraj jaroj. En la momento kiam la katalunoj venis al la konkludo, ke ilia ekonomia pluvivo ne povas esti garantiata en la nuna politika situacio, ili sentas, ke ne havas estonton kiel popolo dum ili restas premataj de malkapabla ento subfosanta grandan parton de ilia forto. Ankoraŭ pli, kvankam ili subtenas la bonfarton de Hispanio per sia laboro kaj sia fiska mono, ili estas sisteme markataj kiel egoismaj kaj mallojalaj kaj submetataj al konstantaj atakoj kontraŭ iliaj lingvo kaj kulturo nome de superaj hispanaj valoroj.


Tia tendenco pliintensiĝis lastatempe. Jam de la komenco de sia regado, la nuna hispana registaro klopodas retrudi neeblan unuformecon. Asimilaj agadoj, pensitaj kvazaŭ aferoj de diktatora pasinteco, revenas venĝe pere de ministroj kaj gvidanto de la reganta partio malkaŝe asertantaj la neceson “hispanigi” la katalunajn lernejanojn kaj stampi en ili la gloroj de la hispana “trimiljara [sic] historio”. Tio egalas al aserto, ke la kolektiva identeco de la katalunoj ne havas lokon en la hispana ekskluziva desegno de la reganta partio.


Katalunoj simple laciĝis vidi, ke Hispanio ne cedis eĉ unu solan punkton de sia neo de la plurnacieco de la lando kaj, ke ĝi ree batis per ĉiuj eblaj pordoj la nazojn de ĉiuj katalunaj proponoj pri agnosko. Tial, por ili vere temas pri la serĉo de rimedo pluvivi kiel nacio eĉ se tio signifos paŝi sur vojo gvidonta al disiĝo el ŝtato. Tial S-ro Mas serĉas en tiu baloto klaran ordonon por voki en proksima estonto referendumon kiu demandos katalunojn ĉu ili deziras resti kiel hispana regiono aŭ fariĝi nova ŝtato en Eŭropo.


***

La internaciaj medioj dediĉis multan atenton al tiu temo en la lastaj semajnoj kaj multaj alilandaj observantoj penas serioze por kompreni la katalunan starpunkton, por kompreni la kialojn malantaŭ tiu konflikto kaj rakonti ĝin al la mondo senantaŭĝe.


En Madrido, tamen, la opini-farantoj de la hispanaj medioj daŭre mislegas kaj misrakontas la katalunan situacion. Post sia komenca ŝokiĝo ĉe la manifestacio de la 11a de septembro – kio pruvas kiel for ili restis de la realo – la hispanaj politika fortoj – inklude de la plejparto de la opozicio same kiel la reganta partio – adoptis kontraŭan starpunkton. Krom ĝeneralaj alvokoj al la respondeco de la kataluna gvidantoj, la oficiala sinteno de la estraro estas absolute nei la rajton de la kataluna popolo esprimi sian opinion, sub la argumento, ke referendumo estus kontraŭleĝa sub la hispana konstitucio.


Ankaŭ ne venis praktikaj sugestoj de aliaj tendaroj. Vere malmultaj homoj en Hispanio publike subtenis la rajton de la katalunoj decidi aŭ denuncis la kontraŭdemokrata ago de la registaro. Multaj adoptis kulpan silenton. Aliaj diskonigis la kutimajn asertojn pri sia granda estimo al la kataluna popolo kaj diverse predikis pri la virtoj de unueco kaj solidareco, dum esence ili neis ĉian meriton al la kataluna starpunkto.


Tiel, ĉiu laŭ sia bontrovo, la registaro, la opozicio kaj ne malgranda parto de la hispana socio, ĉiuj neas la eblecon pri iom da pravo en la katalunaj petoj tiel barante ĉian eblecon engaĝiĝi en signifan dialogon. Kaj temas ĝuste pri tiu longdaŭra – kaj cetere ne senpartia – blindeco al la realo de Katalunio kio povos konduki al la separiĝo el Hispanio.


***

La unua etapo de tiu ĉi konkuro estos ludata la 25an de novembro. La antaŭvidebla venkego de la tre variaj partioj apogantaj referendumon pri sendependiĝo eble startos procezon kiu povos konduki al la kreo de nova ŝtato en Eŭropo. Oni opinias, ke la hispana flanko agos per ĉiuj siaj rimedoj por abortigi la procezon. Eŭropo kaj la mondo devus atente rigardi la agojn de ĉiuj, ĉar ankaŭ ili havas intereson en tiu temo. Finfine, estas interese por ĉiuj, ke io ajn decidota de la katalunoj demokrate, respondece kaj pace estu respektata de ĉiuj. Ĉar ĉiuj profitos de la kontribuo, kiun libera Katalunio povas fari al la mondo.


(Traducció de Ramon Perera i revisió de Rubeno Fernández a partir de l'original en anglès)