20 de set. 2013

12 de set. 2013

La Kataluna Vojo. La plej belaj bildoj


La kataluna popolo klare esprimis sin pri propra ŝtato. La pasintan 11-an de septembro ankoraŭfoje pruvis tion per organizado de homa ĉeno pli ol 400 km longa kaj kun pli ol 1.500.000 partoprenantoj. Ĉio pace farita, gaje kaj kun multa espero. La popolo pluirigas tiun procezon gaje sed decide.

10 de set. 2013

No distance, no borders (Sen distanco, sen limoj)





Ĉi tiu video montras kelkajn el la 
malgrandskalaj  kopioj de la homaj ĉenoj organizitaj de la ANC Katalunaj Eksterlandaj Asembleoj tra la mondo.

http://catalanassembly.org (angle)

Se vi sekvas la procezon de la kataluna memdecido, vi devas atenti pri la homa ĉeno por sendependeco, kiun la Kataluna Nacia Asembleo (ANC) preparas por la 11-a de septembro: La Katalunan Vojon.

3 de set. 2013

(Sen) Novaĵoj el Katalunio


Raporto pri la progreso de la kataluna vojo al sendependeco


Ĵurnalaj novaĵoj el Hispanio en la lastaj monatoj emis fokusiĝi en la tieaj daŭraj efikoj de la krizo -- kreskanta ŝuldo, enorma senlaboreco kaj malmultaj aŭ neniaj signoj de ekonomia restariĝo. Fariĝis ĉeftitoloj ankaŭ gravaj korupt-skandaloj, implikantaj plej notinde la reĝan familion kaj la suprajn nivelojn de la reganta partio. Ĉe la pinto ni vidis eĉ la revenon de la malnova enuiga historio -- Ĝibraltaro -- kiun ĉiu hispana registaro reprenas kiam bezonas deturni la atenton de siaj civitanoj el siaj problemoj kaj el sia malkapablo solvi ilin.

Aliflanke, la politika situacio de Katalunio malĉeestis ĝenerale en tiaj okazaĵoj. Antaŭ nur unu jaro, la ĉefaj internaciaj komunikiloj rakontis pri unu kaj duono milionoj da homoj manifestaciantaj en Barcelono kaj multaj verkis ĉefartikolojn pri la ŝajne nehaltigebla kataluna peno por sendependeco -- pri kio malmulton oni aŭdis ek de tiam. Oni povus havi la tenton konkludi, ke la impeto malaperis kaj, post entuziasma ekflamo, la revo pri nacia libereco tutsimple forvaporiĝis.

***

Pro multaj kialoj, la kataluna politika projekto devus ne esti forviŝita. Unuflanke, la popolo montris sian rezolutecon ĉiam kiam eblis. Ĉiuj opini-enketoj, eĉ la eventuale partiaj estritaj de oficialaj hispanaj instancoj aŭ tiuj de kutime malsimpatiaj amaskomunikiloj, montras, ke la subteno de la katalunoj je la rajto decidi propran estontecon konserviĝas ĉirkaŭ 80 el cent. Tia tendenco konfirmiĝas surbaze de multiĝo de popolaj aktivecoj -- ĉiun tagon de ĉiu semajno ie en Katalunio prezentado de libro, publika kunveno, urba kunsido aŭ ia socia kunveno fariĝas ebleco por diskuti porojn kaj kontraŭojn de sendependeco.

Kaj dum la popolo uzas ĉian oportunon por diskonigi sian deziron je ŝanĝiĝo, ĝiaj politikaj reprezentantoj laboras por provizi ilin per formalaj rimedoj por esprimi tian opinion. En novembro 2012 oni voĉdonis novan registaron komisiitan pridemandi la katalunojn per referendumo pri la politika statuso, kiun ili deziras por sia lando. Io tia ĝuas grandan parlamentan subtenon. Preter naturaj malakordoj, partioj tiel malsimilaj kiel Kristanaj Demokratoj kaj Verdaj Maldekstruloj kaj aliaj interaj unuiĝas je tia demando. En la nuna stato, tiuj apud la hispana starpunkto rifuzi publikan voĉdonon pri la temo nombriĝas apenaŭ super unu kvinono de la parlamentanoj, dum preskaŭ du trionoj klare favoras demandi la opinion de la popolo.

Surbaze de tiaj kvantoj, la kataluna prezidento Artur Mas estas superpravigita resti ĉe la programo fiksita de la reganta koalicio kaj ĝiaj subtenantoj por la nuna parlamenta periodo. Antaŭe en januaro, la Parlamento adoptis per preskaŭ du triona plimulto formalan deklaron pri suvereneco reasertantan la kolektivajn rajtojn de la katalunoj kiel nacio. Ne necesas diri, ke la hispana registaro tuj reagis kaj la deklaro estas antaŭ la Konstitucia Tribunalo en Madrido. Konante la lojalecojn de la altaj juĝistoj, povas estiĝi malgrandaj duboj pri ilia fina verdikto, kaj, iel ajn, nur malmultaj homoj atentas pri ĝi.

Pli praktike, oni komencis krei sendependan impostan organizon respondecan pri mastrumado de ĉiuj impostoj kolektitaj en Katalunio. La pluvivo de la kataluna ekonomia kaj socia modelo postulas kontrolon de ĉiuj publikaj monprovizoj, nun alproprigitaj de la hispana registaro kaj uzitaj por ĝiaj propraj celoj anstataŭ por la bezonoj de la socio kie la riĉo estis unue estigita. En januaro oni establis grupon de spertuloj por esplori la koncernajn leĝajn kaj praktikajn aspektojn kaj proponi eblajn agojn. Oni atendas ilian informon je la fino de la jaro.

Februare oni kunvokis alian aron da eminentaj personoj, la tiel nomata Konsilantaro por la Nacia Transiro. Oni komisiis ĝiajn membrojn, ĉiuj alte respektataj universitataj spertuloj en diversaj fakoj, desegni proceduron celantan kompletan suverenecon, inkluzive la trajtojn de estonta kataluna administra strukturo kaj la bezonatajn demarŝojn dum la intera periodo. La unua el diversaj venontaj informoj estas liverita. Ĝi pravigas la bezonon pridemandi la katalunojn pri kiaj rilatoj ili deziras havi kun Hispanio, identigas leĝajn eblecojn efektivigi referendumon kaj sugestas aliajn praktikajn agojn en diversaj kampoj.

Ekster la oficiala sfero, la malagrabla rilato kun Hispanio estas daŭre debatita ankaŭ en la kataluna socio. De antaŭ multe da tempo kaj el diversaj perspektivoj, individuoj, civilaj grupoj, universitataj instancoj, profesiaj societoj, sindikatoj kaj organizoj de entreprenistoj, ĉiuj kunsidis por taksi la malcertecojn de sendependa estonto fronte al la malĝojaj certecoj de la hodiaŭa politika sakstrato.

Tiel, fortika argumentaro subtenanta la katalunan starpunkton estiĝas iom post iom. Armita kun tiuj argumentoj kaj fidanta firman politikan kaj popolan subtenon, Prezidento Artur Mas povis plenumi sian engaĝiĝon formale komuniki al la hispana prezidento Mariano Rajoy la peton de la katalunoj fari plebisciton. La 26an de julio oni sendis oficialan leteron petante al la hispana registaro kunlaboron por trovi ene de la leĝa kadro eblecon permesantan referendumon pri tio ĉu Katalunio devas resti parto de Hispanio aŭ fariĝi sendependa ŝtato.

***

Dum la kataluna flanko daŭre amasigas pravigojn, neniu en Hispanio ŝajnas preta konsideri ian proponon povantan malbloki la situacion. La registaro de sinjoro Rajoy restas ĉe la frustriga starpunkto invoki la hispanan konstitucion -- aŭ partieman legadon de ĝi -- por prokrastigi ĉiajn proponojn el Katalunio, sendepende de ilia leĝeco aŭ kiel respekteme estis prezentita. Samtempe, ĝi [la hispana registaro] daŭrigas sian malamikan strategion al Katalunio -- uzante sian kontrolon de la publika monprovizo por ebligi finance kripligan sufokon de la kataluna administrado; iniciatante recentralizan kampanjon sub la preteksto simpligi administradon; adoptante leĝojn kaj regulojn pri partoj de la povo [antaŭe] cedita al la regionoj; intensigante la konatan kampanjon kontraŭ katalunaj simboloj kaj kulturaj esprimoj; kaj tolerante, kiam ne kuraĝigante, danĝeran etoson de malamo kontraŭ katalunoj tra tuta Hispanio, ankaŭ en la sociaj retoj kaj en la ĉefaj amaskomunikiloj.

Tia strategio prokrastigi la ĉefajn politikajn punktojn dum oni premegas Katalunion en ĉiuj aliaj punktoj povas fariĝi memmalvenka, pro tio, ke ĝi povas peli la situacion al punkto de ne reveno kaj trudi unuflankan paŝon de la kataluna tendaro. Katalunoj klare esprimis, ke ili deziras esti aŭskultataj. Iliaj reprezentantoj estas deciditaj defendi la rajton de la popolo voĉdoni kaj tion okazigi iel ajn. Ankaŭ internacie respektataj personoj demandas kial kaj je la nomo de kio supozeble klera kaj progresema okcidenta ŝtato povas kontraŭi tiel bazan demokratan agon kiel permesi la popolon paroli. Oni povas nur esperi, ke la hispana politika povularo fine agnoskos la realon kaj la urĝon de la kataluna demando kaj faros honestan strebon trovi interkonsentitan solvon. La unua nemalhavebla paŝo, almenaŭ kiel signo de bona volo, estus komune akceptebla plano por celebri referendumon en Katalunio.

Dume, la kataluna movo senhalte antaŭeniras. Ĝi estas ĉefe silenta lukto, provizita per raciaj argumentoj, malferma dialogo kaj realismaj proponoj. Tial ĝi povas resti ne atentita ĝis en speciala okazaĵo -- la kataluna nacia tago, 11a de septembro estas tre proksima -- amasa asertado prezentiĝas kiel memorigilo, ke la revo estas plene vivanta. Tial ne ankoraŭ deturnu vian rigardon el Katalunio. Tie la popolo funde agas por konstrui pli bonan estonton por ilia lando.


(Tradukis el la angla originalo Ramon Perera)