25 de set. 2014

La hispana demokratio, ĉu oksimoro?


La hispana leĝeco kontraǔ la kataluna demokrateco

La rifuzo de la hispana registaro kaj de la plejmulto de la hispanaj politikaj partioj agnoski la rajton de la kataluna popolo esti demandata pri la politika estonto de ilia lando igas la esprimon “hispana demokratio” pli kaj pli simila al oksimoro.



Fronte al la triobla regreso (politika, lingva-kultura kaj ekonomia) kiun Katalunio spertas la lastajn dek jarojn pro la hispana ŝtato, la kataluna parlamento plimulte decidis okazigi demandadon (ne konfuzu kun referendumo) la 9-an de novembro pri la politika estonto de Katalunio. Tuj la hispana registaro kaj la plejmulto de la hispanaj politikaj partioj esprimis sian rifuzon kaj kontraŭon al tia iniciato surbaze de la 1978-a konstitucio. Por ili la kataluna popolo ne havas la rajton esprimi sian opinion pri sia propra politika estonto kaj pri la institucioj por si mem: ĉu konservi la nuntempan aǔtonomion, ĉu la estiĝo de federala ŝtato, ĉu sendependiĝo. La timo pri la venko de la lasta ebleco pliakrigas ilian opozicion, same dekstruloj kiel maldekstruloj, ne komprenantaj ke ili frontas popolan movadon puŝante la politikistojn.


La leĝo kontraǔ la demokratio

Ili argumentas, ke la hispana konstitucio agnoskas la hispanan popolon kiel nuran kolektivan politikan subjekton. Ĉar la kataluna popolo ne estas politika subjekto agnoskita en la konstitucio, ĝi ne rajtas je apartaj politikaj povoj. En la plej favora situacio, estus la tuta hispana popolo, kiel la sola deponanto de la suvereneco, tiu kiu decidu pri la politika estonto de Katalunio.

Defende de ilia vidpunkto , ili invokadas, kiel sanktan libron, la Konstitucion de 1978, kiu estus la pura elmontro de la demokrata volo de la hispana popolo, inkluzive de la katalunoj. Tamen, tiu Konstitucio estis redaktita kaj aprobita sub aparte esceptaj kondiĉoj. 


La tiel nomata hispana demokrata Transiro, ekanta en 1977, okazis sen ajna klara disiĝo de la frankisma diktaturo: ĉiuj aktive subtenante kaj konsistgigante ĝin ne nur ne devis respondeci [pri ilia pasinto], male ili libere partoprenis en la nova politika situacio. Eksaj frankismaj ministroj kaj deputitoj plu daǔrigis iliajn politikajn karierojn kaj funde influis la redaktadon de la Konstitucio helpataj kaj subtenataj de la plimulto de la militista oficiraro, ankaŭ ili frankismaj. Ili sukcesis trudi la artikolon 2, asertintan la nedisigeblan unuecon de Hispanio, kaj la artikolon 8, asertantan la defendon de la nedisigebleco de la hispana teritorio kiel celon de la armeo. Tio sub la risko de haltigo [de la proceso] kaze de ne akcepto flanke de la redaktantoj [de la konstitucio].
Cetere, la aprobo de la Konstitucio de 1978 estis la sola ebleco ofertita al la popolo por disiĝi, eĉ se nur parte, de la diktaturo.

Tiel, tiu ĉi Konstitucio estas uzita kiel leĝa armilo kontraǔ la demokrata volo. 


La kataluna nacio ne naskiĝis en 1978

Aliflanke, Katalunio kiel historia, kultura, lingva kaj politika realaĵo estiĝis multe pli frue ol Hispanio. La Generalitat [pr. Ĵeneralitat], nomo de la kataluna registaro, ekis jam en 1359 kaj havis klarajn demokratiajn trajtojn, se juĝi laŭ la epoko. Ne estas la Konstitucio de 1978 kiu naskis la katalune politikan, kulturan kaj nacian realaĵon. Cetere, la politikaj institucioj propraj de Katalunio estis perforte nuligitaj en 1714.

Dum 35 jaroj Katalunio kontribuis al la demokratiigo kaj al la regebleco de Hispanio, esperante ke la hispana ŝtato agnoskos sian plurnacian karakteron kaj akorde organiziĝos. Iel ajn kaj ĉefe ekde 2010, post kiam la Konstitucia Tribunalo nuligis gravajn partojn de la Statuto pri Aǔtonomio de Katalunio, referendume aprobita de la kataluna popolo en 2006, ĉiuj esperoj montriĝis vanaj. La plejmulto de la katalunoj rigardas la hispanan ŝtaton kiel malamikon preta je kio ajn por redukti la nacian katalunan personecon al simpla folkloraĵo. Tion pruvas, inter alie, la senĉesa ekonomia drenado, la leĝoj kontraǔ la lerneja lingvopolitiko kaj la invado de la ekskluzivaj administraj fakoj.

Neebla dialogo

Post 35 jaroj de konstitucia pakto, ni perdas progresive la ilojn de nia politika aǔtonomeco, kiel ĵus diris la prezidento Artur Mas en la kataluna parlamento. La hispana ŝtato rifuzis ĉiujn katalunajn iniciatojn: la statuton de aǔtonomio de 2006, la fiskan pakton kaj la demandadon pri la politika estonto. La katalunoj laciĝis je la malamika sinteno de la hispana ŝtato.

Dum en Katalunio oni parolas pri amikeca eksedziĝo, se la popolo tion decidos, la hispanaj potenculoj konsideras tiun disiĝon neimageblan ĉar “ne ekzistas du partoj en konflikto”. Ili preferas paroli pri “amputado” de unu el la membroj de unusola korpo. Ili rifuzas kiun ajn dialogon, ili rifuzas la eblecon ke la katalunoj voĉdonu, ili minacas la katalunojn se ili kuraĝos estigi la demandadon... Evidente David Cameron ne estas la hispana ĉefministro. Dum la skotoj voĉdonas hodiaŭ [la 18-an de septembro] por decidi pri sia politika estonto, la hispana ministro pri eksterlandaj aferoj , José Manuel García-Margallo, minacas haltigi la katalunan aǔtonomion kaj ĝian parlamenton se ili daǔre insistas pri la demandado de la 9-a de novembro. Siaflanke, S-ino Esperanza Aguirre, unu el la gvidantoj de la Popola Partio, deklaris senhonte, ke havigi urnojn la 9-an de novembro estus nedemokratia ago... "Hispanujo demokrata”, diras vi? 
Tio similas oksimoron en malprobabla politika poezio... kiun la 1,8 milionoj de katalunoj, surstratinte en Barcelono la lastan 11an de septembro por pledi sian rajton al voĉdono, evidencigis.

http://www.ledevoir.com/international/europe/418698/la-democratie-espagnole-un-oxymoron

(Tradukis: Alfons Tur kaj Ramon Perera)

16 d’ag. 2014

Catalans a Eslovàquia - Katalunoj en Slovakio

(Esperante sube)

"Del 12 al 20 de juliol d’aquest estiu de 2014, va tenir lloc a la ciutat eslovaca de Nitra l’anomenada Somera Esperanto-Studado (Escola d’estiu d’esperanto), una setmana sencera dedicada a l’estudi d’aquesta llengua i també a activitats lúdiques diverses, amb la participació de 248 persones de 29 països diferents, d’entre els quals 12 érem catalans, un grup força gran, que de seguida va ser batejat afectuosament com “la kataluna mafio” (la màfia catalana).

Els participants esperantistes catalans, molt majoritàriament activistes en el procés cap a la independència de Catalunya, vam tenir l’ocasió de conversar sobre aquest tema amb nombroses persones de molts diferents països. En general, el cas català no es coneix gaire a fons, però pràcticament tothom n’ha sentit a parlar, i ens mostraven la seva sorpresa davant la prohibició per part de l’estat espanyol al dret de votar en una consulta reclamada de manera tant massiva per la ciutadania de Catalunya.

Val a dir que dins de l’ambient esperantista internacional es respira una clima especial de coneixement i de respecte envers totes les cultures del món, i que les persones esperantistes acostumen a conèixer més llengües, a part de la pròpia i de l’esperanto, encara que siguin originàries de regions absolutament monolingües.

Per petició expressa de molts de nosaltres, l’organització no va tenir cap problema en inscriure’ns com a catalans, i posar-hi a les nostres targetes d’identificació congressual: Lando: Katalunio (País: Catalunya).

Aquest tipus de trobades i congressos ajuden a crear llaços d’amistat i coneixences internacionals, que difícilment trobaríem en un ambient lingüístic diferent.

Va ser molt bo quan, al finalitzar aquesta escola d’estiu, al moment de fer-nos la foto de grup dels catalans, un jove participant de Txèquia ens va fer esperar un moment i se’n va anar corrents a buscar alguna cosa, per aparèixer tot seguit amb una estelada a la mà, amb la que ens vam fer la foto que us mostrem."

(Autor: Jordi Perera)



“De la 12a ĝis la 20a de julio ĉi­jara [2014] okazis en la slovaka urbo Nitra la tiel nomita Somera Esperanto-Studado, SES, tuta semajno dediĉita al la lernado de la internacia lingvo kaj al diversaj ludaj aktivaĵoj. Partoprenis 248 personoj el 29 malsamaj landoj, inter kiuj 12 katalunoj, sufiĉe granda grupo, tuj afable kromnomita “la kataluna mafio”.

La katalunaj partoprenantoj, plejparte aktivuloj por la sendependiĝo de Katalunio, havis la okazon konversacii pri tia temo kun diversaj personoj el multaj landoj. Ĝenerale la kataluna temo ne estas funde konata, sed preskaŭ ĉiuj ion aŭdis kaj montris sian surprizon pri la rifuzo de la hispana ŝtato permesi voĉdoni en demandadon tiel amase petata de la kataluna civitanoj.

 Eblas diri, ke en la internacia esperanto­komunumo oni aparte konas kaj respektas ĉiujn kulturojn de la mondo kaj la esperanto­parolantoj kutime scipovas aliajn lingvojn krom la patrinan kaj esperanton, eĉ se ili devenas el regionoj unulingvaj.

Multaj el ni eksplicite petis kaj la organizantoj volonte akceptis registri nin kiel katalunojn kaj skribi en niaj identigiloj: Lando: Katalunio.

Tiaj kongresoj kaj renkontiĝoj ebligas la ekeston de amikecoj kaj internaciaj konatiĝoj, malofte troveblaj en malsama lingva etoso.

 Estis tre amuze kiam, fine tiu ĉi somera lernado, en la momento foti la katalunan grupon, juna ĉeĥo atendigis nin kaj hastis serĉi ion. Fine li aperis kun stelita kataluna flago enmane kaj ni kune faris la apude montritan foton.

(Esperantigis: Ramon Perera)

23 de gen. 2014

2014: Ĉu nun estas la momento de eksteraj helpantoj por puŝi antaŭen la katalunan procezon?

Katalunoj komencis sekvi vojon povanta konduki al sendependeco de ilia lando el Hispanio. La argumentoj per kiuj ili subtenas sian deziron sekvi tian vojon - historiaj, kulturaj, ekonomiaj, sociaj kaj politikaj - estas plene klarigitaj kaj pli kaj pli agnoskitaj en multaj medioj. Kelkaj decidis serĉi alternativon al la nuna politika aranĝo nur post kiam ĉiuj proponoj helpi remuldi la ŝtaton kiel veran "nacion de nacioj" trafis rifuzon, ofte kun aldonita humiligo. Lastatempe akriĝis la alia tendaro kaj regresis al malliberalaj politikoj, restaĵoj de diktatoreca pasinteco, supozeble superita en Hispanio. Multaj sentas, ke ne agi nun signifus akcepti la subigan rolon celantan Katalunion en la hispana skemo, same nun kiel historie, kaj fine kapitulacinte al la hispana celo de kompleta asimiligo.

Katalunoj faris propran planon kaj ĝis nun montris al la mondo kiel oni devas agi en similaj cirkonstancoj. Pacience, agante nur post kiam iliaj proponoj estis ree rifuzitaj. Ampleksige, kalkulante pri la fortoj de ĉiuj sociaj eroj kaj rifuzante neniun ial ajn. Pace, kunveninte je centoj de miloj surstrate por montri sian decidon, sen agresemo al la aliaj kaj rifuzinte ĉian formon de perforto. Demokrate, kun la elektitaj reprezentantoj agante laŭ la deziro de la popolo anstataŭ planinte desupre, kaj sukcesante kunvenigi en larĝan koalicion malsimilajn partnerojn el dekstremaj kaj maldekstremaj idearoj. Respondece, kun la plejparto de la politikaj fortoj - krom tiuj, kiuj ekskludis sin mem ek de la komenco - laborante por atingi interkonsenton kaj antaŭenpuŝi la procezon. Kaj kun malfermita menso: eĉ nun la kataluna gvidantaro sin oferas por ekzameni kun siaj hispanaj similuloj ĉian eblecon de marĉanda interkonsento pli ol adopti riskeman, unuflankan decidon. Se io tia ne havas ĉiujn ecojn de velura revolucio, kio havas?

2014 estos decidiga jaro por Katalunio. Ĉiuj signoj - la ekvilibro de la politikaj fortoj en la parlamento, la kongrueco de ĉiuj opini-enketoj kaj la imponaj manifestacioj, por ne mencii la mankon de kredeblaj alternativoj flanke de la uniisma tendaro - celas la fakton, ke oni atingis renverspunkton. Plimulto de la katalunoj deziras realan ŝanĝiĝon kaj iliaj reprezentantoj engaĝiĝis por doni al ili la rimedon por decidi la direkton, kiun tiu ŝanĝiĝo devus preni. Ilia propono - kaj evidenta rimedo por dispeli ĉian dubon pri la intencoj de la katalunoj - estas referendumo pri tiu punkto, tre simila al tiu planita por Skotlando en septembro. Neniu ekster Hispanio serioze pridubas la rajtecon de tia vojo, kaj tamen la hispana povularo - registaro kaj opozicio zelote malcedemaj pri tiu punkto - obstinegas en ĝia malebligo. Tia estas la afero komence de la nova jaro, en malkomforta senelirejo.

***

Ĝis nun la oficialaj deklaroj en la internaciaj medioj estas, ke la kataluna situacio estas interna afero de Hispanio. Ĉiuj konscias, tamen, ke iel ajn la sekvo, la efiko ne haltos ĉe la limo kaj, se oni ebligos stagnadon, la nuna malcerteco damaĝos ĉiujn: Katalunion, Hispanion kaj aliajn. Se la hispana flanko daŭre rifuzas marĉandi kaj se ĉiuj proponoj el Katalunio daŭre estos blokitaj surbaze de teknikaĵoj aŭ simple ignoritaj, tiam necesos ia engaĝiĝo de tria rolulo por solvi la senelirejon. La agado de eksteraj roluloj povas vere helpi Hispanion atingi propran renverspunkton. Eĉ se ili rifuzegas tian ideon, la tiea popolo ne malpli ol la politikistoj, ili devos akcepti la fakton, inspirite de la vortoj de Cameron pri Skotlando, ke la katalunoj ne povas esti retenitaj en Hispanio kontraŭ ilia volo.

Nur iom da silenta diplomatio eble estas ĉio necesa en la nuna stadio. Eksterlandaj roluloj influaj super finance ligita kaj politike vundita Hispanio povas deziri uzi tian influon por devigi ĝiajn politikistojn reagi. Jam ekestis iuj publikaj spuroj tiurilate kaj eble ankaŭ pli ol malmultaj privataj. Tamen, eĉ tiel frue, pli forta signalo ne estus maltaŭga, ĉefe por ekskluzivi miskondutojn kaj, ni esperu, perforton, flanke de tiuj, kiuj povas senti siajn interesojn minacitaj de la kataluna elekto.

Kaj devintus klari por ĉiuj, ke la situacio atingis stadion, kiam ĉia provo flankenlasi la katalunan popolon, ĉu neante al ili la rajton paroli, ĉu minacante ĝian gvidantaron aŭ penante kaŝe atingi lastmomentan interkonsenton, ne helpos solvi la problemon, nur prokrastigos ĝin kaj plimalbonigos ĝin. La nura akceptebla sekvo el demokrata vidpunkto en la nuna momento estas voĉdono kaj la senpera celo por ĉiuj devintus esti helpi trovi vojon por ke la katalunoj esprimu sian opinion. Kaj tiam, se ili vere decidiĝas pri sendependa ŝtato, estos la respondeco de ĉiuj kontroli la daŭrigon por garantii la estiĝon de la libere esprimita volo de la popolo.

(Tradukis el la angla originalo Ramon Perera)
http://www.collectiuemma.cat/editorial/1757/2014-cu-nun-estas-la-momento-de-eksteraj-helpantoj-por-pusi-antauen-la-katalunan-procezon