tag:blogger.com,1999:blog-1649037592332629332024-03-19T20:00:51.620+01:00Esperantistes-x-IndependènciaBlog de la Sectorial "Esperantistes per la Independència" de l'Assemblea Nacional Catalana (ANC).
Blogo de la Sekcio "Esperantistoj por la Sendependeco" de la Kataluna Nacia Asembleo (ANC)Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comBlogger15125tag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-24383391867981998492014-09-25T22:59:00.000+02:002014-10-20T00:54:48.870+02:00La hispana demokratio, ĉu oksimoro?<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span>
<i><span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif; font-size: large;">La hispana leĝeco kontraǔ la kataluna demokrateco</span></i><br />
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">La rifuzo de la hispana registaro kaj de la plejmulto de la hispanaj politikaj partioj agnoski la rajton de la kataluna popolo esti demandata pri la politika estonto de ilia lando igas la esprimon “hispana demokratio” pli kaj pli simila al oksimoro.</span></div>
<br />
<div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
</div>
<div>
<br />
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Fronte al la triobla regreso (politika, lingva-kultura kaj ekonomia) kiun Katalunio spertas la lastajn dek jarojn pro la hispana ŝtato, la kataluna parlamento plimulte decidis okazigi demandadon (ne konfuzu kun referendumo) la 9-an de novembro pri la politika estonto de Katalunio. Tuj la hispana registaro kaj la plejmulto de la hispanaj politikaj partioj esprimis sian rifuzon kaj kontraŭon al tia iniciato surbaze de la 1978-a konstitucio. Por ili la kataluna popolo ne havas la rajton esprimi sian opinion pri sia propra politika estonto kaj pri la institucioj por si mem: ĉu konservi la nuntempan aǔtonomion, ĉu la estiĝo de federala ŝtato, ĉu sendependiĝo. La timo pri la venko de la lasta ebleco pliakrigas ilian opozicion, same dekstruloj kiel maldekstruloj, ne komprenantaj ke ili frontas popolan movadon puŝante la politikistojn.</span></div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<br /><b><span style="font-size: large;">La leĝo kontraǔ la demokratio</span></b><br /><br /><div style="text-align: justify;">
Ili argumentas, ke la hispana konstitucio agnoskas la hispanan popolon kiel nuran kolektivan politikan subjekton. Ĉar la kataluna popolo ne estas politika subjekto agnoskita en la konstitucio, ĝi ne rajtas je apartaj politikaj povoj. En la plej favora situacio, estus la tuta hispana popolo, kiel la sola deponanto de la suvereneco, tiu kiu decidu pri la politika estonto de Katalunio.</div>
</span></div>
<div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
</div>
<div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Defende de ilia vidpunkto , ili invokadas, kiel sanktan libron, la Konstitucion de 1978, kiu estus la pura elmontro de la demokrata volo de la hispana popolo, inkluzive de la katalunoj. Tamen, tiu Konstitucio estis redaktita kaj aprobita sub aparte esceptaj kondiĉoj. </span></div>
</div>
<div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
</div>
<div>
<br />
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">La tiel nomata hispana demokrata Transiro, ekanta en 1977, okazis sen ajna klara disiĝo de la frankisma diktaturo: ĉiuj aktive subtenante kaj konsistgigante ĝin ne nur ne devis respondeci [pri ilia pasinto], male ili libere partoprenis en la nova politika situacio. Eksaj frankismaj ministroj kaj deputitoj plu daǔrigis iliajn politikajn karierojn kaj funde influis la redaktadon de la Konstitucio helpataj kaj subtenataj de la plimulto de la militista oficiraro, ankaŭ ili frankismaj. Ili sukcesis trudi la artikolon 2, asertintan la nedisigeblan unuecon de Hispanio, kaj la artikolon 8, asertantan la defendon de la nedisigebleco de la hispana teritorio kiel celon de la armeo. Tio sub la risko de haltigo [de la proceso] kaze de ne akcepto flanke de la redaktantoj [de la konstitucio].</span></div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><div style="text-align: justify;">
Cetere, la aprobo de la Konstitucio de 1978 estis la sola ebleco ofertita al la popolo por disiĝi, eĉ se nur parte, de la diktaturo.</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
Tiel, tiu ĉi Konstitucio estas uzita kiel leĝa armilo kontraǔ la demokrata volo. </div>
</span></div>
<div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
</div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><b><span style="font-size: large;">La kataluna nacio ne naskiĝis en 1978</span></b><br /></span><br />
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Aliflanke, Katalunio kiel historia, kultura, lingva kaj politika realaĵo estiĝis multe pli frue ol Hispanio. La Generalitat [pr. Ĵeneralitat], nomo de la kataluna registaro, ekis jam en 1359 kaj havis klarajn demokratiajn trajtojn, se juĝi laŭ la epoko. Ne estas la Konstitucio de 1978 kiu naskis la katalune politikan, kulturan kaj nacian realaĵon. Cetere, la politikaj institucioj propraj de Katalunio estis perforte nuligitaj en 1714.</span></div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Dum 35 jaroj Katalunio kontribuis al la demokratiigo kaj al la regebleco de Hispanio, esperante ke la hispana ŝtato agnoskos sian plurnacian karakteron kaj akorde organiziĝos. Iel ajn kaj ĉefe ekde 2010, post kiam la Konstitucia Tribunalo nuligis gravajn partojn de la Statuto pri Aǔtonomio de Katalunio, referendume aprobita de la kataluna popolo en 2006, ĉiuj esperoj montriĝis vanaj. La plejmulto de la katalunoj rigardas la hispanan ŝtaton kiel malamikon preta je kio ajn por redukti la nacian katalunan personecon al simpla folkloraĵo. Tion pruvas, inter alie, la senĉesa ekonomia drenado, la leĝoj kontraǔ la lerneja lingvopolitiko kaj la invado de la ekskluzivaj administraj fakoj.</span></div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
</div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><b><span style="font-size: large;">Neebla dialogo</span></b><br /></span><br />
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Post 35 jaroj de konstitucia pakto, ni perdas progresive la ilojn de nia politika aǔtonomeco, kiel ĵus diris la prezidento Artur Mas en la kataluna parlamento. La hispana ŝtato rifuzis ĉiujn katalunajn iniciatojn: la statuton de aǔtonomio de 2006, la fiskan pakton kaj la demandadon pri la politika estonto. La katalunoj laciĝis je la malamika sinteno de la hispana ŝtato.</span></div>
</div>
<div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
</div>
<div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Dum en Katalunio oni parolas pri amikeca eksedziĝo, se la popolo tion decidos, la hispanaj potenculoj konsideras tiun disiĝon neimageblan ĉar “ne ekzistas du partoj en konflikto”. Ili preferas paroli pri “amputado” de unu el la membroj de unusola korpo. Ili rifuzas kiun ajn dialogon, ili rifuzas la eblecon ke la katalunoj voĉdonu, ili minacas la katalunojn se ili kuraĝos estigi la demandadon... Evidente David Cameron ne estas la hispana ĉefministro. Dum la skotoj voĉdonas hodiaŭ [la 18-an de septembro] por decidi pri sia politika estonto, la hispana ministro pri eksterlandaj aferoj , José Manuel García-Margallo, minacas haltigi la katalunan aǔtonomion kaj ĝian parlamenton se ili daǔre insistas pri la demandado de la 9-a de novembro. Siaflanke, S-ino Esperanza Aguirre, unu el la gvidantoj de la Popola Partio, deklaris senhonte, ke havigi urnojn la 9-an de novembro estus nedemokratia ago... "Hispanujo demokrata”, diras vi? </span></div>
</div>
<div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Tio similas oksimoron en malprobabla politika poezio... kiun la 1,8 milionoj de katalunoj, surstratinte en Barcelono la lastan 11an de septembro por pledi sian rajton al voĉdono, evidencigis.</span></div>
</div>
<div>
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
</div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">http://www.ledevoir.com/international/europe/418698/la-democratie-espagnole-un-oxymoron</span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">(Tradukis: Alfons Tur kaj Ramon Perera)</span></div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-5920779685444645592014-08-16T23:21:00.000+02:002014-10-19T23:23:27.448+02:00Catalans a Eslovàquia - Katalunoj en Slovakio<div style="text-align: left;">
<i style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><div style="display: inline !important;">
<i>(Esperante sube)</i></div>
</i></div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /><div style="text-align: justify;">
"Del 12 al 20 de juliol d’aquest estiu de 2014, va tenir lloc a la ciutat eslovaca de Nitra l’anomenada Somera Esperanto-Studado (Escola d’estiu d’esperanto), una setmana sencera dedicada a l’estudi d’aquesta llengua i també a activitats lúdiques diverses, amb la participació de 248 persones de 29 països diferents, d’entre els quals 12 érem catalans, un grup força gran, que de seguida va ser batejat afectuosament com “la kataluna mafio” (la màfia catalana).</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
Els participants esperantistes catalans, molt majoritàriament activistes en el procés cap a la independència de Catalunya, vam tenir l’ocasió de conversar sobre aquest tema amb nombroses persones de molts diferents països. En general, el cas català no es coneix gaire a fons, però pràcticament tothom n’ha sentit a parlar, i ens mostraven la seva sorpresa davant la prohibició per part de l’estat espanyol al dret de votar en una consulta reclamada de manera tant massiva per la ciutadania de Catalunya.</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
Val a dir que dins de l’ambient esperantista internacional es respira una clima especial de coneixement i de respecte envers totes les cultures del món, i que les persones esperantistes acostumen a conèixer més llengües, a part de la pròpia i de l’esperanto, encara que siguin originàries de regions absolutament monolingües.</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
Per petició expressa de molts de nosaltres, l’organització no va tenir cap problema en inscriure’ns com a catalans, i posar-hi a les nostres targetes d’identificació congressual: Lando: Katalunio (País: Catalunya).</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
Aquest tipus de trobades i congressos ajuden a crear llaços d’amistat i coneixences internacionals, que difícilment trobaríem en un ambient lingüístic diferent.</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
Va ser molt bo quan, al finalitzar aquesta escola d’estiu, al moment de fer-nos la foto de grup dels catalans, un jove participant de Txèquia ens va fer esperar un moment i se’n va anar corrents a buscar alguna cosa, per aparèixer tot seguit amb una estelada a la mà, amb la que ens vam fer la foto que us mostrem."</div>
<br /><i>(Autor: Jordi Perera)</i><br /><br /><div class="separator" style="clear: both; text-align: center;">
<a href="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEgv0Y3A02hKRShE-4VQRDcmAUOJ37nnxY6-yE_rJzJ2RTWcIb67R6vMadHZMddmQ4nEDZ6ULGkXnUNFLh6LTVZwwSGVgcxKTbIflbsJvHed28gfPFFyLRQs5RTgOuUxBIsnIv9EOXynkuLX/s1600/Catalans_a_Nitra_2014.jpg" imageanchor="1" style="margin-left: 1em; margin-right: 1em;"><img border="0" src="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEgv0Y3A02hKRShE-4VQRDcmAUOJ37nnxY6-yE_rJzJ2RTWcIb67R6vMadHZMddmQ4nEDZ6ULGkXnUNFLh6LTVZwwSGVgcxKTbIflbsJvHed28gfPFFyLRQs5RTgOuUxBIsnIv9EOXynkuLX/s1600/Catalans_a_Nitra_2014.jpg" height="325" width="400" /></a></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
<br /><div style="text-align: justify;">
“De la 12a ĝis la 20a de julio ĉijara [2014] okazis en la slovaka urbo Nitra la tiel nomita Somera Esperanto-Studado, SES, tuta semajno dediĉita al la lernado de la internacia lingvo kaj al diversaj ludaj aktivaĵoj. Partoprenis 248 personoj el 29 malsamaj landoj, inter kiuj 12 katalunoj, sufiĉe granda grupo, tuj afable kromnomita “la kataluna mafio”.</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
La katalunaj partoprenantoj, plejparte aktivuloj por la sendependiĝo de Katalunio, havis la okazon konversacii pri tia temo kun diversaj personoj el multaj landoj. Ĝenerale la kataluna temo ne estas funde konata, sed preskaŭ ĉiuj ion aŭdis kaj montris sian surprizon pri la rifuzo de la hispana ŝtato permesi voĉdoni en demandadon tiel amase petata de la kataluna civitanoj.</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
Eblas diri, ke en la internacia esperantokomunumo oni aparte konas kaj respektas ĉiujn kulturojn de la mondo kaj la esperantoparolantoj kutime scipovas aliajn lingvojn krom la patrinan kaj esperanton, eĉ se ili devenas el regionoj unulingvaj.</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
Multaj el ni eksplicite petis kaj la organizantoj volonte akceptis registri nin kiel katalunojn kaj skribi en niaj identigiloj: Lando: Katalunio.</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
Tiaj kongresoj kaj renkontiĝoj ebligas la ekeston de amikecoj kaj internaciaj konatiĝoj, malofte troveblaj en malsama lingva etoso.</div>
<div style="text-align: justify;">
<br /></div>
<div style="text-align: justify;">
Estis tre amuze kiam, fine tiu ĉi somera lernado, en la momento foti la katalunan grupon, juna ĉeĥo atendigis nin kaj hastis serĉi ion. Fine li aperis kun stelita kataluna flago enmane kaj ni kune faris la apude montritan foton.</div>
</span><div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><i>(Esperantigis: Ramon Perera)</i></span></div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-31716690390542726292014-01-23T11:53:00.005+01:002014-01-23T12:22:25.939+01:002014: Ĉu nun estas la momento de eksteraj helpantoj por puŝi antaŭen la katalunan procezon?<style type="text/css">
.a {
font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;
}
</style>
<body class="a">
Katalunoj komencis sekvi vojon povanta konduki al sendependeco de ilia lando el Hispanio. La argumentoj per kiuj ili subtenas sian deziron sekvi tian vojon - historiaj, kulturaj, ekonomiaj, sociaj kaj politikaj - estas plene klarigitaj kaj pli kaj pli agnoskitaj en multaj medioj. Kelkaj decidis serĉi alternativon al la nuna politika aranĝo nur post kiam ĉiuj proponoj helpi remuldi la ŝtaton kiel veran "nacion de nacioj" trafis rifuzon, ofte kun aldonita humiligo. Lastatempe akriĝis la alia tendaro kaj regresis al malliberalaj politikoj, restaĵoj de diktatoreca pasinteco, supozeble superita en Hispanio. Multaj sentas, ke ne agi nun signifus akcepti la subigan rolon celantan Katalunion en la hispana skemo, same nun kiel historie, kaj fine kapitulacinte al la hispana celo de kompleta asimiligo.<br />
<br />
Katalunoj faris propran planon kaj ĝis nun montris al la mondo kiel oni devas agi en similaj cirkonstancoj. Pacience, agante nur post kiam iliaj proponoj estis ree rifuzitaj. Ampleksige, kalkulante pri la fortoj de ĉiuj sociaj eroj kaj rifuzante neniun ial ajn. Pace, kunveninte je centoj de miloj surstrate por montri sian decidon, sen agresemo al la aliaj kaj rifuzinte ĉian formon de perforto. Demokrate, kun la elektitaj reprezentantoj agante laŭ la deziro de la popolo anstataŭ planinte desupre, kaj sukcesante kunvenigi en larĝan koalicion malsimilajn partnerojn el dekstremaj kaj maldekstremaj idearoj. Respondece, kun la plejparto de la politikaj fortoj - krom tiuj, kiuj ekskludis sin mem ek de la komenco - laborante por atingi interkonsenton kaj antaŭenpuŝi la procezon. Kaj kun malfermita menso: eĉ nun la kataluna gvidantaro sin oferas por ekzameni kun siaj hispanaj similuloj ĉian eblecon de marĉanda interkonsento pli ol adopti riskeman, unuflankan decidon. Se io tia ne havas ĉiujn ecojn de velura revolucio, kio havas?<br />
<br />
2014 estos decidiga jaro por Katalunio. Ĉiuj signoj - la ekvilibro de la politikaj fortoj en la parlamento, la kongrueco de ĉiuj opini-enketoj kaj la imponaj manifestacioj, por ne mencii la mankon de kredeblaj alternativoj flanke de la uniisma tendaro - celas la fakton, ke oni atingis renverspunkton. Plimulto de la katalunoj deziras realan ŝanĝiĝon kaj iliaj reprezentantoj engaĝiĝis por doni al ili la rimedon por decidi la direkton, kiun tiu ŝanĝiĝo devus preni. Ilia propono - kaj evidenta rimedo por dispeli ĉian dubon pri la intencoj de la katalunoj - estas referendumo pri tiu punkto, tre simila al tiu planita por Skotlando en septembro. Neniu ekster Hispanio serioze pridubas la rajtecon de tia vojo, kaj tamen la hispana povularo - registaro kaj opozicio zelote malcedemaj pri tiu punkto - obstinegas en ĝia malebligo. Tia estas la afero komence de la nova jaro, en malkomforta senelirejo.<br />
<br />
<div class="separator" style="clear: both; text-align: center;">
<a href="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEgh59bwEgMNfb8lSS6BpkVr9g4B4uL6La0Pr4c9HWgAwDgFYOgYOTsznlvsCE5C29aScn2KNC4k7E7uJ0sMmkd_t9qdFDEUaRq3qd9mF7iehTRX0h41Q1uRYjl0EhTq9-C8tBuEUrVxk4Nf/s1600/Catalonia-map-001.png" imageanchor="1" style="margin-left: 1em; margin-right: 1em;"><img border="0" src="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEgh59bwEgMNfb8lSS6BpkVr9g4B4uL6La0Pr4c9HWgAwDgFYOgYOTsznlvsCE5C29aScn2KNC4k7E7uJ0sMmkd_t9qdFDEUaRq3qd9mF7iehTRX0h41Q1uRYjl0EhTq9-C8tBuEUrVxk4Nf/s400/Catalonia-map-001.png" /></a></div>
***<br />
<br />
Ĝis nun la oficialaj deklaroj en la internaciaj medioj estas, ke la kataluna situacio estas interna afero de Hispanio. Ĉiuj konscias, tamen, ke iel ajn la sekvo, la efiko ne haltos ĉe la limo kaj, se oni ebligos stagnadon, la nuna malcerteco damaĝos ĉiujn: Katalunion, Hispanion kaj aliajn. Se la hispana flanko daŭre rifuzas marĉandi kaj se ĉiuj proponoj el Katalunio daŭre estos blokitaj surbaze de teknikaĵoj aŭ simple ignoritaj, tiam necesos ia engaĝiĝo de tria rolulo por solvi la senelirejon. La agado de eksteraj roluloj povas vere helpi Hispanion atingi propran renverspunkton. Eĉ se ili rifuzegas tian ideon, la tiea popolo ne malpli ol la politikistoj, ili devos akcepti la fakton, inspirite de la vortoj de Cameron pri Skotlando, ke la katalunoj ne povas esti retenitaj en Hispanio kontraŭ ilia volo.<br />
<br />
Nur iom da silenta diplomatio eble estas ĉio necesa en la nuna stadio. Eksterlandaj roluloj influaj super finance ligita kaj politike vundita Hispanio povas deziri uzi tian influon por devigi ĝiajn politikistojn reagi. Jam ekestis iuj publikaj spuroj tiurilate kaj eble ankaŭ pli ol malmultaj privataj. Tamen, eĉ tiel frue, pli forta signalo ne estus maltaŭga, ĉefe por ekskluzivi miskondutojn kaj, ni esperu, perforton, flanke de tiuj, kiuj povas senti siajn interesojn minacitaj de la kataluna elekto.<br />
<br />
Kaj devintus klari por ĉiuj, ke la situacio atingis stadion, kiam ĉia provo flankenlasi la katalunan popolon, ĉu neante al ili la rajton paroli, ĉu minacante ĝian gvidantaron aŭ penante kaŝe atingi lastmomentan interkonsenton, ne helpos solvi la problemon, nur prokrastigos ĝin kaj plimalbonigos ĝin. La nura akceptebla sekvo el demokrata vidpunkto en la nuna momento estas voĉdono kaj la senpera celo por ĉiuj devintus esti helpi trovi vojon por ke la katalunoj esprimu sian opinion. Kaj tiam, se ili vere decidiĝas pri sendependa ŝtato, estos la respondeco de ĉiuj kontroli la daŭrigon por garantii la estiĝon de la libere esprimita volo de la popolo.<br />
<span style="background-color: white; color: #222222; font-family: arial; font-size: xx-small; text-align: start;"><br /></span>
<em style="font-family: Arial, sans-serif; font-size: 13px; line-height: 17.333332061767578px;">(Tradukis el la angla originalo Ramon Perera)</em><br />
<span style="font-family: Arial, sans-serif; font-size: xx-small;"><span style="line-height: 17.333332061767578px;"><i>http://www.collectiuemma.cat/editorial/1757/2014-cu-nun-estas-la-momento-de-eksteraj-helpantoj-por-pusi-antauen-la-katalunan-procezon</i></span></span></body>Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-20113870411773942142013-10-30T00:53:00.000+01:002014-10-20T00:53:33.760+02:00Ekstera agado<div align="LEFT" style="margin-bottom: 0cm;">
<div style="text-align: center;">
<div class="separator" style="clear: both; text-align: center;">
<a href="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEhAZtH_-bPPi8Wi1BzcOPXNTmC8Hok2wY4djpPuewWWD5__wD3k0FR2qSxvMGnEpVNZDTV027KyoocO4o15jCI_vlDM7WXXUj-QMFHCqpZM5cycis9b1azdhih4YR2d3XtsfP9W93DrRLVf/s1600/ramon.jpg" imageanchor="1" style="margin-left: 1em; margin-right: 1em;"><img border="0" src="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEhAZtH_-bPPi8Wi1BzcOPXNTmC8Hok2wY4djpPuewWWD5__wD3k0FR2qSxvMGnEpVNZDTV027KyoocO4o15jCI_vlDM7WXXUj-QMFHCqpZM5cycis9b1azdhih4YR2d3XtsfP9W93DrRLVf/s1600/ramon.jpg" height="371" width="500" /></a></div>
<br /></div>
</div>
<div align="LEFT" style="margin-bottom: 0cm;">
<div style="text-align: justify;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif; text-align: justify;">La
19an de oktobro Ramon Perera prelegis en Speyer
(Rejnlando-Palatinato, Rheinland-Pfalz) pri la temo "Katalunio,
ĉu baldaŭ nova sendependa ŝtato en Eŭropo?". Temis pri
prelego enkadrita en la 35-a BAVELO-Seminario. Sekvis la prelegon
francaj kaj germanaj aliĝintoj al la seminario. La temo vekis la
atenton de la seminarianoj, kiuj pridemandis Ramon pri la politika
situacio en Katalunio antaŭ, dum kaj post la prelego mem. Ĉefe ili
dankis informadon pri temo malmulte konata de ili. Ili interesiĝis
ankaŭ pri la financaj aspektoj kiel pravigo por la sendependiĝo kaj
pri la eventuala influo de la procezo en Katalunio sur aliaj
senŝtataj nacioj en Eŭropo.</span></div>
</div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-82761865102555379002013-09-20T11:44:00.000+02:002014-01-23T11:44:46.997+01:00Esperanto a la Via Catalana<div class="separator" style="clear: both; text-align: center;">
<a href="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEhGqamueitwTXA12Q40TbWRHQ1cLXlFbInnyg8QnQzTMvN5RMqvIl6CIHr-IcH9YK46wRxYs5c-urLGJxV1c2J2m8o0GwOnOr5My6GO-cmwJ4YF5DV20TNp6ap5sMLG_8F9lA6lCrWMLBAs/s1600/DSCF3025.JPG" imageanchor="1" style="clear: left; float: left; margin-bottom: 1em; margin-right: 1em;"><img border="0" src="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEhGqamueitwTXA12Q40TbWRHQ1cLXlFbInnyg8QnQzTMvN5RMqvIl6CIHr-IcH9YK46wRxYs5c-urLGJxV1c2J2m8o0GwOnOr5My6GO-cmwJ4YF5DV20TNp6ap5sMLG_8F9lA6lCrWMLBAs/s640/DSCF3025.JPG" height="430" width="580" /></a></div>
<br />
<div class="separator" style="clear: both; text-align: center;">
Alguns esperantistes vam participar a la Via Catalana i vam mostrar l'esperanto.</div>
<div class="separator" style="clear: both; text-align: center;">
<br /></div>
<div class="separator" style="clear: both; text-align: center;">
<a href="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEhThfwv2-H96a_jaKCCA7MlXXqHGWdQq2PLVn0cJiqJNKPGrwekKanIkKENSQgjeSMJjd_pSFCiU97370Ul7KkVHp1aP-OhS7exu6k3O08H0cwq-F2jDniqoXwWnc86nIifYpIu-lp__RP1/s1600/DSCF3042.JPG" imageanchor="1" style="clear: right; float: right; margin-bottom: 1em; margin-left: 1em;"><img border="0" src="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEhThfwv2-H96a_jaKCCA7MlXXqHGWdQq2PLVn0cJiqJNKPGrwekKanIkKENSQgjeSMJjd_pSFCiU97370Ul7KkVHp1aP-OhS7exu6k3O08H0cwq-F2jDniqoXwWnc86nIifYpIu-lp__RP1/s400/DSCF3042.JPG" height="300" width="400" /></a></div>
<br />Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-68279360488543109492013-09-17T02:44:00.000+02:002013-09-17T02:44:35.906+02:00Kataluna Vojo en Vikipedio<div class="separator" style="clear: both; text-align: center;">
<a href="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEg29oUT040JeDkPyn31Qpf9bCcWruHh1aLimmaNw5Lq3cLjrWvBfu0ne83qhRgyKoruMyXCZp5m_IEb24RPURdBKA9GgrdriAFNBFfhDZOcu45D_Y6grjwfMCk9onqToer1yDDHXVtRttlU/s1600/Captura+de+pantalla+2013-09-15+a+les+11.44.07.png" imageanchor="1" style="margin-left: 1em; margin-right: 1em;"><img border="0" src="https://blogger.googleusercontent.com/img/b/R29vZ2xl/AVvXsEg29oUT040JeDkPyn31Qpf9bCcWruHh1aLimmaNw5Lq3cLjrWvBfu0ne83qhRgyKoruMyXCZp5m_IEb24RPURdBKA9GgrdriAFNBFfhDZOcu45D_Y6grjwfMCk9onqToer1yDDHXVtRttlU/s1600/Captura+de+pantalla+2013-09-15+a+les+11.44.07.png" /></a></div>
<span id="goog_1839186736"></span><span id="goog_1839186737"></span><br />
<br />
<div align="center">
<a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Kataluna_Vojo">http://eo.wikipedia.org/wiki/Kataluna_Vojo</a></div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-20316039100045154472013-09-12T23:14:00.000+02:002013-09-12T23:14:21.920+02:00La Kataluna Vojo. La plej belaj bildoj<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">La kataluna popolo klare esprimis sin pri propra ŝtato. La pasintan 11-an de septembro ankoraŭfoje pruvis tion per organizado de homa ĉeno pli ol 400 km longa kaj kun pli ol 1.500.000 partoprenantoj. Ĉio pace farita, gaje kaj kun multa espero. La popolo pluirigas tiun procezon gaje sed decide.</span><br />
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
<div>
<iframe allowfullscreen="" frameborder="0" height="430" src="//www.youtube.com/embed/iffJ1TgljE0?rel=0" width="610"></iframe></div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-6832006402943982532013-09-10T17:35:00.000+02:002013-09-10T17:38:40.349+02:00No distance, no borders (Sen distanco, sen limoj)<div>
<br />
<div style="text-align: center;">
<iframe allowfullscreen="" frameborder="0" height="400" src="//www.youtube.com/embed/SSus4EvkfSM?rel=0" width="600"></iframe><br /></div>
<br />
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br />Ĉi tiu video montras kelkajn el la </span><span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">malgrandskalaj </span><span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">kopioj de la homaj ĉenoj organizitaj de la ANC Katalunaj Eksterlandaj Asembleoj tra la mondo.</span><br />
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /><a href="http://catalanassembly.org/">http://catalanassembly.org</a> (angle)<br /><br />Se vi sekvas la procezon de la kataluna memdecido, vi devas atenti pri la homa ĉeno por sendependeco, kiun la Kataluna Nacia Asembleo (ANC) preparas por la 11-a de septembro: La Katalunan Vojon.</span></div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-4670255352471990222013-09-03T00:04:00.000+02:002013-09-10T00:05:27.090+02:00(Sen) Novaĵoj el Katalunio<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /><i>Raporto pri la progreso de la kataluna vojo al sendependeco</i><br /><br /><br />Ĵurnalaj novaĵoj el Hispanio en la lastaj monatoj emis fokusiĝi en la tieaj daŭraj efikoj de la krizo -- kreskanta ŝuldo, enorma senlaboreco kaj malmultaj aŭ neniaj signoj de ekonomia restariĝo. Fariĝis ĉeftitoloj ankaŭ gravaj korupt-skandaloj, implikantaj plej notinde la reĝan familion kaj la suprajn nivelojn de la reganta partio. Ĉe la pinto ni vidis eĉ la revenon de la malnova enuiga historio -- Ĝibraltaro -- kiun ĉiu hispana registaro reprenas kiam bezonas deturni la atenton de siaj civitanoj el siaj problemoj kaj el sia malkapablo solvi ilin.<br /><br />Aliflanke, la politika situacio de Katalunio malĉeestis ĝenerale en tiaj okazaĵoj. Antaŭ nur unu jaro, la ĉefaj internaciaj komunikiloj rakontis pri unu kaj duono milionoj da homoj manifestaciantaj en Barcelono kaj multaj verkis ĉefartikolojn pri la ŝajne nehaltigebla kataluna peno por sendependeco -- pri kio malmulton oni aŭdis ek de tiam. Oni povus havi la tenton konkludi, ke la impeto malaperis kaj, post entuziasma ekflamo, la revo pri nacia libereco tutsimple forvaporiĝis.<br /><br /><div style="text-align: center;">
***</div>
<br />Pro multaj kialoj, la kataluna politika projekto devus ne esti forviŝita. Unuflanke, la popolo montris sian rezolutecon ĉiam kiam eblis. Ĉiuj opini-enketoj, eĉ la eventuale partiaj estritaj de oficialaj hispanaj instancoj aŭ tiuj de kutime malsimpatiaj amaskomunikiloj, montras, ke la subteno de la katalunoj je la rajto decidi propran estontecon konserviĝas ĉirkaŭ 80 el cent. Tia tendenco konfirmiĝas surbaze de multiĝo de popolaj aktivecoj -- ĉiun tagon de ĉiu semajno ie en Katalunio prezentado de libro, publika kunveno, urba kunsido aŭ ia socia kunveno fariĝas ebleco por diskuti porojn kaj kontraŭojn de sendependeco.<br /><br />Kaj dum la popolo uzas ĉian oportunon por diskonigi sian deziron je ŝanĝiĝo, ĝiaj politikaj reprezentantoj laboras por provizi ilin per formalaj rimedoj por esprimi tian opinion. En novembro 2012 oni voĉdonis novan registaron komisiitan pridemandi la katalunojn per referendumo pri la politika statuso, kiun ili deziras por sia lando. Io tia ĝuas grandan parlamentan subtenon. Preter naturaj malakordoj, partioj tiel malsimilaj kiel Kristanaj Demokratoj kaj Verdaj Maldekstruloj kaj aliaj interaj unuiĝas je tia demando. En la nuna stato, tiuj apud la hispana starpunkto rifuzi publikan voĉdonon pri la temo nombriĝas apenaŭ super unu kvinono de la parlamentanoj, dum preskaŭ du trionoj klare favoras demandi la opinion de la popolo.<br /><br />Surbaze de tiaj kvantoj, la kataluna prezidento Artur Mas estas superpravigita resti ĉe la programo fiksita de la reganta koalicio kaj ĝiaj subtenantoj por la nuna parlamenta periodo. Antaŭe en januaro, la Parlamento adoptis per preskaŭ du triona plimulto formalan deklaron pri suvereneco reasertantan la kolektivajn rajtojn de la katalunoj kiel nacio. Ne necesas diri, ke la hispana registaro tuj reagis kaj la deklaro estas antaŭ la Konstitucia Tribunalo en Madrido. Konante la lojalecojn de la altaj juĝistoj, povas estiĝi malgrandaj duboj pri ilia fina verdikto, kaj, iel ajn, nur malmultaj homoj atentas pri ĝi.<br /><br />Pli praktike, oni komencis krei sendependan impostan organizon respondecan pri mastrumado de ĉiuj impostoj kolektitaj en Katalunio. La pluvivo de la kataluna ekonomia kaj socia modelo postulas kontrolon de ĉiuj publikaj monprovizoj, nun alproprigitaj de la hispana registaro kaj uzitaj por ĝiaj propraj celoj anstataŭ por la bezonoj de la socio kie la riĉo estis unue estigita. En januaro oni establis grupon de spertuloj por esplori la koncernajn leĝajn kaj praktikajn aspektojn kaj proponi eblajn agojn. Oni atendas ilian informon je la fino de la jaro.<br /><br />Februare oni kunvokis alian aron da eminentaj personoj, la tiel nomata Konsilantaro por la Nacia Transiro. Oni komisiis ĝiajn membrojn, ĉiuj alte respektataj universitataj spertuloj en diversaj fakoj, desegni proceduron celantan kompletan suverenecon, inkluzive la trajtojn de estonta kataluna administra strukturo kaj la bezonatajn demarŝojn dum la intera periodo. La unua el diversaj venontaj informoj estas liverita. Ĝi pravigas la bezonon pridemandi la katalunojn pri kiaj rilatoj ili deziras havi kun Hispanio, identigas leĝajn eblecojn efektivigi referendumon kaj sugestas aliajn praktikajn agojn en diversaj kampoj.<br /><br />Ekster la oficiala sfero, la malagrabla rilato kun Hispanio estas daŭre debatita ankaŭ en la kataluna socio. De antaŭ multe da tempo kaj el diversaj perspektivoj, individuoj, civilaj grupoj, universitataj instancoj, profesiaj societoj, sindikatoj kaj organizoj de entreprenistoj, ĉiuj kunsidis por taksi la malcertecojn de sendependa estonto fronte al la malĝojaj certecoj de la hodiaŭa politika sakstrato.<br /><br />Tiel, fortika argumentaro subtenanta la katalunan starpunkton estiĝas iom post iom. Armita kun tiuj argumentoj kaj fidanta firman politikan kaj popolan subtenon, Prezidento Artur Mas povis plenumi sian engaĝiĝon formale komuniki al la hispana prezidento Mariano Rajoy la peton de la katalunoj fari plebisciton. La 26an de julio oni sendis oficialan leteron petante al la hispana registaro kunlaboron por trovi ene de la leĝa kadro eblecon permesantan referendumon pri tio ĉu Katalunio devas resti parto de Hispanio aŭ fariĝi sendependa ŝtato.<br /><br /><div style="text-align: center;">
***</div>
<br />Dum la kataluna flanko daŭre amasigas pravigojn, neniu en Hispanio ŝajnas preta konsideri ian proponon povantan malbloki la situacion. La registaro de sinjoro Rajoy restas ĉe la frustriga starpunkto invoki la hispanan konstitucion -- aŭ partieman legadon de ĝi -- por prokrastigi ĉiajn proponojn el Katalunio, sendepende de ilia leĝeco aŭ kiel respekteme estis prezentita. Samtempe, ĝi [la hispana registaro] daŭrigas sian malamikan strategion al Katalunio -- uzante sian kontrolon de la publika monprovizo por ebligi finance kripligan sufokon de la kataluna administrado; iniciatante recentralizan kampanjon sub la preteksto simpligi administradon; adoptante leĝojn kaj regulojn pri partoj de la povo [antaŭe] cedita al la regionoj; intensigante la konatan kampanjon kontraŭ katalunaj simboloj kaj kulturaj esprimoj; kaj tolerante, kiam ne kuraĝigante, danĝeran etoson de malamo kontraŭ katalunoj tra tuta Hispanio, ankaŭ en la sociaj retoj kaj en la ĉefaj amaskomunikiloj.<br /><br />Tia strategio prokrastigi la ĉefajn politikajn punktojn dum oni premegas Katalunion en ĉiuj aliaj punktoj povas fariĝi memmalvenka, pro tio, ke ĝi povas peli la situacion al punkto de ne reveno kaj trudi unuflankan paŝon de la kataluna tendaro. Katalunoj klare esprimis, ke ili deziras esti aŭskultataj. Iliaj reprezentantoj estas deciditaj defendi la rajton de la popolo voĉdoni kaj tion okazigi iel ajn. Ankaŭ internacie respektataj personoj demandas kial kaj je la nomo de kio supozeble klera kaj progresema okcidenta ŝtato povas kontraŭi tiel bazan demokratan agon kiel permesi la popolon paroli. Oni povas nur esperi, ke la hispana politika povularo fine agnoskos la realon kaj la urĝon de la kataluna demando kaj faros honestan strebon trovi interkonsentitan solvon. La unua nemalhavebla paŝo, almenaŭ kiel signo de bona volo, estus komune akceptebla plano por celebri referendumon en Katalunio.<br /><br />Dume, la kataluna movo senhalte antaŭeniras. Ĝi estas ĉefe silenta lukto, provizita per raciaj argumentoj, malferma dialogo kaj realismaj proponoj. Tial ĝi povas resti ne atentita ĝis en speciala okazaĵo -- la kataluna nacia tago, 11a de septembro estas tre proksima -- amasa asertado prezentiĝas kiel memorigilo, ke la revo estas plene vivanta. Tial ne ankoraŭ deturnu vian rigardon el Katalunio. Tie la popolo funde agas por konstrui pli bonan estonton por ilia lando.</span><div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /><br /><i>(Tradukis el la angla originalo Ramon Perera)</i></span><div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Esperanta versio: <a href="http://www.collectiuemma.cat/editorial/1680/sen-novajoj-el-katalunio">http://www.collectiuemma.cat/editorial/1680/sen-novajoj-el-katalunio</a></span></div>
</div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-37912114442973762692013-05-02T23:54:00.000+02:002013-09-10T00:06:23.755+02:00Estonto por la katalunoj ekster Hispanio<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Fariĝis ĉiutaga temo por la hispanaj politikistoj kaj opiniistoj admoni katalunojn pri la malbonoj kiun ili okazigus al si mem se ilia lando sekvus la vojon de sendependeco. Oni asertas: tio signifus apartigi sin mem ne nur de Hispanio sed ankaŭ de Eŭropo kaj de la mondo. Kaj tio ĵetus ilin en nesondeblan kotejon dum ne fiksita daŭro: ĉia komercado kun Hispanio estingiĝus, la nova lando estus forpelita de Eŭropa Unio kaj oni malpermesus al ĝi uzi la eŭron, katalunaj firmaoj estus malakceptataj en la kredit-merkatoj kaj multaj bankrotus, laboristoj estus amase maldungitaj, la publika administrantaro haltus, emeritoj ne plu ricevus iliajn pensiojn kaj la esencaj publikaj servoj ĉesus funkcii pro manko de mono.<br /><br />Hispanio prave zorgiĝas pri la ebleco perdi sian plej gravan mon-donan mamon kaj, kompreneble, inter aliaj eblecoj, ĝi provas timigan strategion por pripensigi la katalunojn rilate sendependiĝon. Surprizige, tia rakonto estas prenata kaj ripetata de la internaciaj ĵurnaloj, surprizige ĉar oni povus pensi, ke nune fremdaj observantoj devintus malemi vidi valoron en io ajn el hispanaj fontoj. Precize tiel, ĉar estis prezentita nenia serioza argumento por subteni tiajn prognozojn je ruino, prezentita de neniu en Hispanio kaj certe de neniu fakulo sendependa. Male, ĉiuj fidindaj esploroj ĝisnunaj inklinas aserti, ke la profito liberiĝi de la nuna, ruiniga politika situacio abunde kompensus la malcertecon de transira periodo.*<br /><br />Tio kongruas ankaŭ kun la intuicia konviko dividita inter multaj katalunoj, ke probable memstareco estus pli bona. Aliflanke, la malfeliĉoj laŭdire stokitaj por ilia sendependa lando tre similas al tio, kio jam hodiaŭ spertas kiel hispana provinco. Kaj pleje ili okazus nur kiel efiko de malamikaj hispanaj agoj.<br /><br />Fakte tia estas la mesaĝo el Madrido: "Ne kuraĝu iri al sendependiĝo ĉar ni farus vian vivon infero." Tio estas stranga maniero konviki la katalunojn pri ne foriro, ĉefe ĉar nenia alternativa propono venis rilate la bonajn aferojn, kiuj fine trafus la katalunojn estante parto de Hispanio. Ĉio, kion ili scias, estas ke ili daŭre estos petitaj senkompense kontribui al ŝtato mispensita el la komenco kaj verŝajne mortonta.<br /></span><br />
<div style="text-align: center;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">***</span></div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">
</span><br />
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Ekzistas kompreneblaj zorgiĝoj pri la aldona malstabileco, kiun la kataluna strebo al sendependiĝo povus porti al Eŭropo, en la plej malbona momento. Vere, disiĝo ofte estas egaligita al malstabiligo kaj multaj tristaj ekzemploj el la historio subtenas tian vidpunkton, sed ne nepre devos okazi tiel. Ekzemple, en 1992 la mondo apenaŭ rimarkis ion kiam slovakoj kaj ĉeĥoj interkonsentis pri apartaj vojoj. Post dudek jaroj, nek la interesitoj nek iu ajn ŝajnas bedaŭri tian decidon kaj neniu aspektas plimalbone pro ĝi.<br /><br />Por kelkaj en Eŭropo, disiĝo, sendepende ĉu paca kaj pravigata, estas malbonvena komplikaĵo, kiun ili sentas nepermesebla ĝuste nun. Aliaj, tamen, komencas kompreni, ke savi la hispanan ekonomion kaj subteni la ŝtaton estos grandega strebo sendepende ĉu katalunoj elektos resti aŭ foriri. Ambaŭkaze, oni serioze devos agi super Hispanio kaj cinikulo povintus argumenti, ke la eliro de Katalunio estos kaŝita beno ĉar helpos fruigi la neeviteblon. Sub tia supozo, malhelpa sinteno de Hispanio nur ĝenus la procezon kaj malfruigos kontentigan solvon.<br /><br />Aliflanke, amika disiĝo, preferinde sub internacia superrigardo kaj kun ekstera subteno por ambaŭ flankoj, estus bona por ĉiuj koncernatoj. La plej eta argumento ne estos, ke Hispanio kapablu agi obstrukce dum longa tempo sen damaĝi siajn ekonomiajn kaj politikajn interesojn pli ol la perspektivojn de libera Katalunio. Ni havas freŝan paralelon en Balkanio, kie, post jaroj da senfrukta melankolio, eĉ la batalema Serbio atingis interkonsenton kun Kosovo signifanta de facto agnoskon de la suvereneco de la nova ŝtato. Same kiel Serbio, Hispanio povas multon perdi per opozicio al tio, kion ĝi ne povas eviti. Estus eraro se Hispanio alproprigus al si agreseman sintenon kaj estus eraro se la mondo tion tolerus.<br /><br />Fine, Eŭropo kaj la mondo agnoskos, ke - imitante la vortojn de la brita ĉefministro David Cameron pri Skotlando - la kataluna popolo ne povas esti tenata en Hispanio kontraŭ ĝia volo. Se kaj kiam la katalunoj decidos starigi sian propran politikan organizon, interesos al ĉiuj ebligi la procezon disvolviĝi kiel eble malpli damaĝige, tiel ebligante la funkciadon de Katalunio kiel normala lando kaj ĝian ekkontribuon al la eŭropa projekto sen ne pravigita malfruo.<br /><br />* Ekzemplo pri tia supraĵa rigardo al la kataluna debato estas ĉefartikolo en The Times of London, 2013-aprilo-13. Vidu ĉe[<a href="http://www.collectiuemma.cat/article/1607/recommended-reply-to-the-times">http://www.collectiuemma.cat/article/1607/recommended-reply-to-the-times</a>] bone argumentitan respondon.<br />En la retpaĝo Wilson Initiative (<a href="http://www.wilson.cat/en/">http://www.wilson.cat/en/</a>) troviĝas serio da artikoloj el diversaj fakuloj profunde traktantaj la temon.<br /><br />Tradukis el la angla originalo Ramon Perera - Esperantistoj por Sendependeco".</span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Esperanta versio: <a href="http://www.collectiuemma.cat/editorial/1618/estonto-por-la-katalunoj-ekster-hispanio">http://www.collectiuemma.cat/editorial/1618/estonto-por-la-katalunoj-ekster-hispanio</a></span></div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-16902850798695689712013-03-19T23:47:00.000+01:002013-09-10T00:07:07.950+02:00Malsana Hispanio<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><b><span style="font-size: large;"><br /></span></b></span>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><b><span style="font-size: large;">La hispana socimalsano povas esti pli profunda ol la ekonomia truo</span></b></span><span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /><br />Frue en la monato, la ĉefa hispana juĝestraro trudis la demision de la ŝtata Supera Prokuroro en Katalunio. Tio ne estas posteno aljuĝita per voĉdonado sed publika funkciulo nomumita el la ĉefurbo [Madrid] kaj la postenon tradicie okupas ne kataluno. La lasta posten-tenanto estis tuj forigita el sia posteno post nur kelkaj horoj de kiam li asertis dum intervjuo de novaĵagentejo, ke "oni devas doni al la popolo la eblecon esprimi tion, kion ĝi volas". Tio aspektas sufiĉe naiva, krom tio, ke la aserto estis dirita en la kunteksto de la rajto de la katalunoj decidi pri sia politika estonto. Eble pro tio li tuj nuancigis sian diron aldonante "ĝenerale, al iu ajn popolo" kaj nur post klarigi, ke en Hispanio ekzistas "nenia leĝa kadro ebliganta referendumon pri sendependeco". Ĉio ŝajne senmakula. Kaj tamen, la sola implicita sugesto, ke eble oni devus trovi rimedon por la katalunoj diri sian penson pri la temo, turnis tion, kio estis esence banalaĵo, en fajrigan deklaron kaj okazigis la falon en malfavoron de la prokuroro. Tiel estas rilate la sendependecon de la juĝistaro - por nenion diri pri la libereco de esprimo.<br /><br />Monaton pli frue, emerita ĝeneralo de la hispana armeo prelegis al regula kunveno de kamaradaj, altrangaj oficiroj pri " separatista-secesia ofensivo en Katalunio" kaj aludis al la eventuala starpunkto de la armeo. "Patrio estas antaŭa kaj pli grava ol demokratio", li konkludis. "Patriotismo estas sento kaj la Konstitucio estas nura leĝo". La aŭdantaro salutis per aplaŭdo tion, kio povintus facile esti komprenata kiel invito malobei la landajn leĝojn aŭ eĉ pravigo de puĉo. Same kiel antaŭaj similaj asertoj de aliaj, ĝi estigis nenian signifan reagon de la civilaj aŭtoritatoj.<br /><br />Tiuj du eventoj - kaj la tre malsamaj oficialaj reagoj al ili - elmontras esencajn difektojn en la funkciado de demokrata ŝtato kaj sugestas, ke la problemoj de Hispanio povas facile esti pli gravaj ol la agnoskite ekonomia situacio. Kaj la instigo ambaŭkaze estas la situacio en Katalunio.<br /></span><br />
<div style="text-align: center;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">***</span></div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">
</span><span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br />En Hispanio hodiaŭ la ekonomio estas en malbonega situacio kaj ekzistas nenia plano por la estonto ne implicanta, ke la ŝtato daŭre prirabadu la malmultajn produktivajn komunumojn por porĉiame pluvivigi sin mem. Multaj katalunoj kredas, ke la nuna politika aranĝo minacas ruinigi ilian ekonomion, neniigi ilian kulturon kaj fine banaligi ilian landon. Lastatempe la popolo fariĝis malpli timigita pri esprimo de malkontenteco pri tia situacio. Ankaŭ iliaj elektitaj gvidantoj ŝajne forlasis ilian tradician cedemon por eviti kunpuŝiĝon. Reage al larĝetendita popola postulo, ili proponis novan manieron agi povanta konduki - se la popolo tiel decidos - al separiĝo de Hispanio.<br /><br />La kataluna flanko deziras negocadan, laŭgradan, pacan kaj plene demokratan procezon kaj proponis diskuti la kondiĉojn kun la hispana registaro. Ĝis nun oni rifuzis ĉiujn antaŭpreparojn. La oficiala starpunkto en Madrid daŭre estas, ke oni devas strikte respekti la leĝon, tia kiel ĝi estas, kaj oni interpretas mallarĝe laŭbezone la 1978an Konstitucion por rifuzi, inter aliaj aferoj, la eblecon pridemandi la katalunan popolon per referendumo.<br /><br />Intertempe la ĵus malkovrita memfido de la katalunoj vekis la plej malbonajn instinktojn de ŝtato, kiu sentas sin minacata. Dum ĝi ŝajnigas malzorgon, la hispana registaro uzas ĉiajn ruzojn por subfosi la katalunan administracion kaj timigi la katalunan popolon. Nun oni kunigas al konata armilo finance strangoli, politikan kaj juran ofensivon kontraŭ la katalunaj instancoj de memregado kaj kampanjojn en la medioj kontraŭ zorge elektitaj personoj. Krome, la perforta elpurigo de la prokuroro montras, ke la registaro intencas silentigi ĉiajn esprimojn de malkonsento eĉ en ĝiaj propraj vicoj. Kaj reala aŭ imagita milita minaco estas konvene vivigita kiel parto de timstrategio.<br /><br />Tiuj el ekstere rigardantaj la lastajn okazaĵojn en Hispanio emis enfokusigi la ekonomion. Rigardi el la proksimeco la politikan substraton de la ŝtato povas malkaŝi ke, eĉ en ĝia aktuala estiĝo kiel pretenda demokrata lando, Hispanio konservis ne malmultajn el la aŭtoritatismaj kutimoj de la diktaturo el kiu ĝi kreskis. Jes ja, io devas esti ege malĝusta en lando kie eldiro de generalo ekvivalenta al alvoko al la armeo meti sin super la leĝon estas preteratentata, dum aserto de tiel baza principo de demokratia administrado, kiel la rajto de la popolo sin esprimi estas punita kvazaŭ ribelo.<br /><br /><i>(Tradukis Ramon Perera el la angla originalo)</i></span><br />
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Esperanta versio: <a href="http://www.collectiuemma.cat/editorial/1587/malsana-hispanio">http://www.collectiuemma.cat/editorial/1587/malsana-hispanio</a></span></div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-3540773456111110382013-01-22T23:42:00.000+01:002013-09-09T23:58:53.089+02:00Desegnado De Vojmapo Por Katalunio<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br />Nova regiona registaro funkcias en Katalunio. Kiel aliaj administraj instancoj en Eŭropo en la nuna momento, ĝi spertos malfacilaĵojn por havigi al la civitanoj adekvatajn servojn dum strebas helpi draŝitan ekonomion retrovi la ĝustan vojon. Kun plia malavantaĝo: ĝi devos trakti kun hispana registaro, kiu neniel faciligos tiujn taskojn. Ne gravas, ke Katalunio estas produktiva socio kaj decida kontribuanto al la financoj de la ŝtato, la centra registaro konservas la kontrolon de la publika mono kaj havigas aŭ retenas la publikajn fondusojn ĉefe kiel rimedo por plifortigi la propran politikan programon. Kaj ĉiuj mesaĝoj venontaj el Madrido montras, ke ĝi intencas ĝisfunde uzi tian avantaĝon por limigi la katalunan agkapablon, kombininta financan sufokon kun senkompataj atakoj al iliaj lingvo kaj kulturo, eĉ de la eduka sistemo, strebante al forviŝo de ĉiaj signoj de ilia kolektiva personeco.<br /><br />En tiaj cirkumstancoj, ne estas surprizige, ke sufiĉe granda plimulto de la katalunoj almenaŭ dubu pri la oportuneco pluesti hispana provinco. Tio klare montriĝis en la rezulto de la baloto de la 25a de novembro, en kiu la okazigo de popola referendumo pri sendependeco estis la ĉefa promeso de la venkinta koalicio. Nune la propono estas subtenita de preskaŭ du trionoj de la Kataluna Parlamento, tiele konfirminte tion, kion antaŭaj enketoj pri opinio montris: sendepende de ilia eventuala elekto, proksimume ok dekonoj de la katalunoj konsentas esti publike pridemanditaj pri la ebleco separiĝi de la politika ento al kiu nun ili apartenas.<br /><br />La lasta balotado provizis signojn pri la penso de la katalunoj, sed por scii ekzakte kiom da ili rezignis pri Hispanio la sola rimedo estas meti al ili klaran demandon en oficialan voĉdonadon. Tio aspektas kiel la ĝusta maniero agi: ĝi kongruas kun la opinioj esprimitaj de diversaj internaciaj fakuloj kaj estas ankaŭ la vojo sekvata en la paralela proceduro disvolviĝanta en Skotlando, apogata de la brita parlamento kaj de la registaro.<br /><br />En Hispanio, tamen, ĉiuj obstine rifuzas tian eblecon. En malofta montriĝo de interkonsento preskaŭ ĉiuj politikaj grupoj kaj la plimulto de publika opinio fabrikita en Madrido unuiĝis por malagnoski la rajtojn de la katalunoj opinii pri la temo. Kompreneble la hispana elito teruriĝas, ĉar se oni permesas al la popolo opinii, estas tre probable, ke ili decidu separiĝi. Sed ekzistas pli funda kialo ekster la timo malvenki. Historie kaj ĝis la nuna momento Hispanio ĉiam rifuzis agnoski la fakton, ke la katalunoj estas popolo kun aparta nacia identeco kaj, tial, ili posedas kolektivajn rajtojn. Akcepti, ke ili povos esti pridemanditaj per oficiala referendumo, signifus implicitan agnoskon de tiuj rajtoj.<br /><br />Pro manko de pli bonaj argumentoj, la konstitucio de la jaro 1978 estas uzita kiel rifuzilo de la katalunaj petoj aŭ svingita kiel armilo por minaci ilin, se ili kuraĝas sursalti liajn mallarĝe difinitajn limojn. Malgraŭ ĝia kontestebla deveno sub la ombro de kvardekjara diktaturo, tia dokumento estas traktita kiel santa parolo de la defentantoj de la hispana fido - post kiam ili donis al ĝi la geston plej konvenan por siaj interesoj. Sinteno tiel malracia ne povas esti por ĉiam subtenata. La mondo scias, ke neniu leĝo, sendepende de la ekzaltiteco de la titolo, povas esti uzita por frustri la volon de la popolo. Ĉiuj en Hispanio konscias, ke en la nuna Eŭropo demokratia ago ne povas esti malebligita surbaze de leĝa ruzaĵo kaj ankoraŭ malpli per minaco aŭ perforto.</span><br />
<div style="text-align: center;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">***</span></div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br />Kreskanta sento de laceco rilate Hispanion ekzistas en ĉiuj sektoroj de la kataluna socio kaj ankaŭ la konscio, ke, kiel parto de Hispanio, ilia lando rapide sinkas dum oni malhavigas al ĝi la bezonatajn rimedojn por haltigi kaj inversigi la dekadencon. Pli kaj pli da katalunoj venis al la konkludo, ke ilia estonto kiel popolo estos en danĝero krom se ili decide agos ju pli frue des pli bone.<br /><br />La reganta koalicio havas nun malambiguan ordonon antaŭenigi proceduron povantan konduki al separiĝo de Hispanio. Kune kun aliaj politikaj grupoj, ĝi komencis desegni vojmapon cele al plena suvereneco. Por startigi tiun proceduron oni esperas, ke formala deklaracio asertante la rajtojn de la katalunoj decidi pri la propra estonteco estos aprovita kun granda plimunto en la kataluna parlamento la 23an de januaro. La sekvan paŝon konsistigos la eklaboro pri la detaloj de travidebla kaj inkluziva plano por popola referendumo pri sendependeco.<br /><br />La hispana registaro pli bone ne malhelpu tiun proceduron se ĝi volas konservi sian prestiĝon kiel demokratan. Fakte malfacilas imagi kiel ĝi povus obstrukci aŭ malpermesi la referendumon sen utiligi ne akcepteblaj metodoj, kiuj semlime damaĝus ŝtaton , kiu estas jam senkreditigita en aliaj flankoj. Sekve oni povas esperi, ke ĉiuj baroj estos fine sursaltitaj kaj ke la popolo havos la eblecon paroli.<br /><br />Finfine, kion la katalunoj decidos en libera kaj respondeca maniero devos esti honorigita de ĉiuj, en Hispanio kaj preter ĝi. Se sufiĉa plimulto elektos ian formon de apartiĝo, Hispanio devos honeste agnoski sian malsukceson aligi la katalunojn al sia politika projekto kaj devos bonafide reagi. Ankaŭ tiel devos reagi la aliaj najbaroj de Katalunio, faciligante la vojon por ke la nova lando povu okupi la ĝustan lokon en la ekonomia kaj politika kadro de la kontinento kaj ekkontribui al pli larĝa eŭropa projekto.<br /><br /><br /><i>(Traducció de Ramon Perera a partir de l'original en anglès)</i></span><br />
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Esperanta versio: <a href="http://www.collectiuemma.cat/editorial/1542/desegnado-de-vojmapo-por-katalunio">http://www.collectiuemma.cat/editorial/1542/desegnado-de-vojmapo-por-katalunio</a></span></div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-89966424951289560252013-01-22T23:12:00.000+01:002013-09-10T00:07:23.845+02:00La Kataluna Parlamento aprobas la deklaron pri suvereneco<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><b><span style="font-size: large;"><br /></span></b></span>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><b><span style="font-size: large;">Antaŭparolo</span></b><br /><br />La kataluna popolo, laŭlonge de sia historio, demokrate esprimis la volon regi sin mem kun la celo helpi la progreson, la bonfarton kaj la ŝancegalecon de la tuta civitanaro kaj por plifortigi la propran kulturon kaj la komunan identecon.<br /><br />La memregado de Katalunio baziĝas ankaŭ sur la historiaj rajtoj de la kataluna popolo, sur siaj jarcentaj institucioj kaj sur la jura kataluna tradicio. La kataluna parlamentismo havas sian bazon en la Mezepoko, kun la asembleoj de Paco kaj Armistico (Pau i Treva) kaj la asembleoj de la Grafa Kortego (Cort Comtal).<br /><br />En la 14a jarcento kreiĝas la 'Diputació del General' aŭ 'Generalitat' [kvazaŭa registaro, traduknoto], kiu akiradas plian aŭtonomecon [rilate la reĝon, traduknoto] ĝis kiam en la 16a kaj 17a jarcentoj agas kiel registaro de la Kataluna Princlando. La falo de Barcelono, okaze de la Milito de Sukcedo, ebligis, ke Filipo la 5a nuligu per la "Decret de Nova Planta" la publikan katalunan juron kaj la instituciojn pri memregado.<br /><br />Tiu itinero tra la historio estis komuna kun aliaj teritorioj kaj tio fakte estigis lingvan, kulturan, socian kaj ekonomian areon komunan, kun emo al plifortiĝo kaj disvolviĝo surbaze de reciproka agnosko.<br /><br />Dum la tuta 20a jarcento la volo pri memregado de la katalunoj estis konstanta. La starigo de la Mancomunitat de Catalunya en 1914 estis unua paŝo al reakiro de la memregado, sed ĝi estis abolita de la diktaturo de Primo de Rivera. Okaze de la hispana Dua Respubliko estiĝis en 1931 kataluna registaro sub la nomo Generalitat de Catalunya kaj akiris Statuton de Aŭtonomeco.<br /><br />La Generalitat estis ankoraŭfoje abolita en 1939 de la generalo Franco, kiu trudis diktatoran reĝimon ĝis la jaro 1975. La popolo kaj la registaro de Katalunio aktive baraktis kontraŭ la diktaturo. Mejloŝtono de la lukto por la libereco estis la fondo de Assemblea de Catalunya en la jaro 1971, antaŭ la [nova] reakiro de provizora Generalitat en la jaro 1977 okaze de la reveno de ĝia prezidento, ĝis tiam loĝanta ekzile. Okaze de la transiro al demokratio kaj en la kadro de la nova aŭtonomisma sistemo difinita en la hispana konstitucio de 1978, la kataluna popolo aprovis refrendume la Katalunan Statuton de Aŭtonomio en 1979 kaj celebris la unuan baloton pri la Kataluna Parlamento en 1980.<br /><br />Lastatempe, cele al demokratia fortikiĝo, plimulto de la politikaj kaj sociaj organizoj katalunaj antaŭenigis rimedojn por aliformigi la politikan kaj juran kadrojn. La plej lasta konkretiĝis en la proceduro por reformi la Statuton pri Aŭtonomio, iniciatita de la Parlamento en la jaro 2005. La malfacilaĵoj kaj neadoj truditaj de la hispanaj organizoj, el inter kiuj estas atentigenda la verdikto de la Konstitucia Tribunalo 31/2010, egalas radikalan neadon de la demokrata evoluo de la kolektiva volo de la kataluna popolo ene de la hispana ŝtato kaj metas la bazon por la regreso de la memregado, hodiaŭe kristalklare videbla en la aspektoj politikaj, financaj, sociaj, kulturaj kaj lingvaj.<br /><br />La kataluna popolo esprimis plurmaniere sian deziron superi la stagnadon en la kadro de la hispana ŝtato. La amasaj manifestacioj de la 10a de julio 2010, sub la devizo 'Ni estas nacio, ni decidas' kaj de la 11a de septembro 2012, sub la devizo 'Katalunio nova ŝtato de Eŭropo', esprimas la rifuzon de la civitanaro kontraŭ la malrespekto al la decidoj de la kataluna popolo.<br /><br />La 27an de septembro 2012, per de la rezolucio 742/IX, la Kataluna Parlamento konstatis la bezonon, ke la kataluna popolo povu decidi pri sia kolektiva estonto libere kaj demokrate pere de politika konsulto. La plejlasta baloto pri la Kataluna Parlamento la 25an de novembro 2012 esprimis kaj konfirmis tian volon en maniero klara kaj maldudebla.<br /><br />Por efektivigi tiun proceduron, la Kataluna Parlamento, kunveninta por la unua sesio de la deka parlamenta periodo kaj reprezentante la volon de la kataluna civitanaro demokrate esprimita en la lasta baloto, formulas la sekvan deklaron pri suvereneco kaj pri la rajto je decido de la kataluna popolo.<br /><br /><b><span style="font-size: large;">Deklaro pri suvereneco kaj pri la rajto je decido de la kataluna popolo</span></b><br /><br />Akorde al la plimulta volo demokrate esprimita de la kataluna popolo, la Kataluna parlamento decidas startigi la proceduron por efektivigi la rajton pri decido por ke la katalunaj gecivitanoj povu decidi pri sia politika kolektiva estonto laŭ la sekvaj principoj:<br /><br />-Suvereneco. La popolo de Katalunio posedas, pro demokratiaj legitimaj motivoj, la karakterizojn de politika kaj jura subjekto suverena.<br /><br />-Demokratia legitimeco. La proceduro por disvolvigi la rajton pri decido estos skrupule demokratia, aparte garantiante la respekton kaj plurecon de elektebloj, pere de debatado kaj dialogado ene de la kataluna socio kaj kun la celo ke la fina voĉrezulto esprimu la volon de la popola majoritato, kio konsitigos la esencan fundamenton de la rajto pri decido.<br /><br />-Travidebleco. Oni disponigos ĉiujn necesajn ilojn por ke la civitanaro kaj la kataluna civila socio ricevu ĉian informon kaj la bezonatajn konojn por efektivigi la rajton pri decido kaj por instigi la partoprenon en la proceduro.<br /><br />-Dialogo. Estos proponata la dialogo kaj la negocado kun la Hispana Ŝtato, kun la eŭropaj institucioj kaj kun la internacia komunumo entute.<br /><br />-Socia kohereco. Oni garantios la socian kaj teritorian koherecon de la lando kaj la volo tiomfoje esprimita de la kataluna socio konservi Katalunion unusolan popolon [aludo al amasaj enmigradoj en diversaj epokoj, traduknoto].<br /><br />-Eŭropo. Oni defendos kaj disvastigos la fondprincipojn de Eŭropa Unio, aparte la fundamentajn rajtojn de la civitanoj, la demokration, la bonfartosistemon, la solidarecon inter la diversaj popoloj de Eŭropo kaj la veton por la ekonomia, socia kaj kultura progresoj.<br /><br />-Leĝeco. Oni uzos ĉiujn ekzistantajn leĝokadrojn por efektivigi la plifortigon de la demokratio kaj la disvolvon de la rajto pri decido.<br /><br />-Rolo esenca de la parlamento. La parlamento, kiel reprezentanta institucio de la kataluna popolo, havas esencan rolon en tiu proceduro kaj, sekve, oni devos akordi kaj konkretigi manierojn kaj ritmojn de laboro por garantii tiun-ĉi principon.<br /><br />-Partopreno. La Kataluna Parlamento kaj la registaro devos partoprenigi en tiu-ĉi proceduro la lokajn instancojn kaj la maksimumon de la politikaj fortoj, ekonomiajn kaj sociajn agantojn kaj kulturajn kaj civitanajn societojn de nia lando kaj konkretigi la rimedojn por garantii ĉi principon.<br /><br />La Kataluna Parlamento instigas la tutan civitanaron esti aktivaj kaj ĉefroluloj en tiu demokrata proceduro pri la efektivigo de la rajto je decido de la kataluna popolo.<br /><br />Parlamenta sidejo, 22a de januaro 2013<br /><br /><br /><br />Esperanta versio: <a href="http://www.vilaweb.cat/noticia/4077119/20130124/kataluna-parlamento-aprobas-deklaron-pri-suvereneco.html">http://www.vilaweb.cat/noticia/4077119/20130124/kataluna-parlamento-aprobas-deklaron-pri-suvereneco.html</a><br /><br />Kataluna versio: <a href="http://www.vilaweb.cat/noticia/4076809/20130123/declaracio-sobirania-dret-decidir-poble-catalunya.html">http://www.vilaweb.cat/noticia/4076809/20130123/declaracio-sobirania-dret-decidir-poble-catalunya.html</a></span>Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-18067072007988841272012-11-14T23:36:00.000+01:002013-09-10T00:07:32.566+02:00Pri kio vere temas la voĉdonado en Katalunio?<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><i><br /></i></span>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><i>La kialoj malantaŭ la baloto de la 25a de novembro kaj ĝia signifo por Katalunio kaj aliloke.</i><br /><br /><br />La katalunoj estas vokitaj por voĉdoni la 25an de novembro kaj elekti novan regionan parlamenton, sed tiu baloto ne estas simpla loka evento. Multo dependos de la rezulto kaj ne nur por Katalunio. Kio ajn la katalunoj decidos povas havi longdaŭran efikon por la estonta strukturo de la hispana ŝtato aŭ eĉ por ĝia vivodaŭro. Kaj ankaŭ eblas ne banalaj kromefikoj por la eŭropa projekto.<br /><br /><br />La internaciaj medioj postsekvas la okazaĵojn en Katalunio kun kreskanta intereso, ĉefe post la manifestacio por sendependiĝo la lastan 11an de septembro. Tiun tagon 1,5 milionoj da personoj marŝis en Barcelono por elmontri nacian dignon kaj civitan respondecon – oni raportis eĉ ne unu misokazaĵon kaj neniu vitraĵo estis rompita – kaj la mondo subite ekonsciis pri konflikto ne perforta aŭ terurisma sed gvidata de la trankvila forto de malnova nacio.</span><br />
<div style="text-align: center;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">***</span></div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">
<br />Sendependeco ne ĉiam estis la preferata politika elekto en Katalunio. En la fino de la diktaturo de generalo Franco, meze de la sepdekaj jaroj, granda parto de la katalunoj esperis trovi taŭgan lokon en la nova ordo enkondukata en Hispanio. Ek de tiam, ili ne ĉesis kontribui al la prospero kaj stabilo de la lando. Samtempe, eble spite sian propran preferon ili eluzis multan energion serĉante manierojn agnoskigi sian nacian identecon sen rezigni pri la hispana kadro.<br /><br /><br />Unu el tiuj provoj konsistis el la proponita revizio de la leĝo pri aŭtonomio, la Estatut, laciga procezo iniciita de kelkaj katalunaj politikaj partioj jam en 2005. Post kiam Hispanio en 2010 rifuzis ĉiujn esencajn partojn de la propono, multaj katalunoj tutsimple malesperis pri iama ebleco atingi akcepteblan interkonsenton kun la ŝtato. Kaj tamen, en la 2012a somero, kiam la deziro dispartiĝi de Hispanio jam estis disvastiĝanta, la kataluna gvidantaro tamen decidis provi lastfoje klopodon kaj aperigis malneton por nova “fiska interkonsento”. Tio celis korekti, almenaŭ parte, la neelteneblan misekvilibron inter fiska kontribuo de Katalunio al la centra registaro kaj la magraj rimedoj ricevataj kompense. Nur kelkajn tagojn post la manifestacio de la 11a de septembro, Artur Mas, la kataluna ĉefministro, portis sian planon al Madrido, kie la hispana prezidento Mariano Rajoy rifuzis ĝin per maldubebla esprimo, lasante nenian eblecon al negocado kaj eĉ sen ŝajnigo de ekskuzo. Tiuj du okazaĵoj en la sama semajno decidigis S-on Mas ŝanĝi sian strategion. Li decidis plifruigi baloton, donante al la popolo la eblecon konfirmi per la urnoj tion, kio estis tiel klare esprimita en la stratoj de Barcelono.</span><br />
<div style="text-align: center;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">***</span></div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">
<br />Tre surprize por eŭropaj balotoj en la nuna momento, la kerno en la 25a de novembro ne estos la ekonomio, kvankam ekonomiaj konsideroj rolos parton en la ekvacio. Katalunio estas produktiva kaj vivipova socio, sed kiam temas pri publikaj financoj, la kataluna administracio malmulte povas fari per la malsufiĉaj rimedoj je sia dispono ĉar la centra registaro retenas la finan kontrolon super la fiska mono de Katalunio. Sub la nuna fiska situacio, investo nur malkreskos, la substrukturoj jam tro streĉitaj daŭre sinkos kaj esencaj servoj en la kampoj de sano, edukado kaj socia bonfarto restos en danĝero.</span><br />
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Ankoraŭ pli, tiuj tre realaj ekonomiaj ofendoj devas esti konsiderataj en la konteksto de pli ĝenerala malkontento rilate la evoluon de la politika hispana vivo elkovata dum pluraj jaroj. En la momento kiam la katalunoj venis al la konkludo, ke ilia ekonomia pluvivo ne povas esti garantiata en la nuna politika situacio, ili sentas, ke ne havas estonton kiel popolo dum ili restas premataj de malkapabla ento subfosanta grandan parton de ilia forto. Ankoraŭ pli, kvankam ili subtenas la bonfarton de Hispanio per sia laboro kaj sia fiska mono, ili estas sisteme markataj kiel egoismaj kaj mallojalaj kaj submetataj al konstantaj atakoj kontraŭ iliaj lingvo kaj kulturo nome de superaj hispanaj valoroj.<br /><br /><br />Tia tendenco pliintensiĝis lastatempe. Jam de la komenco de sia regado, la nuna hispana registaro klopodas retrudi neeblan unuformecon. Asimilaj agadoj, pensitaj kvazaŭ aferoj de diktatora pasinteco, revenas venĝe pere de ministroj kaj gvidanto de la reganta partio malkaŝe asertantaj la neceson “hispanigi” la katalunajn lernejanojn kaj stampi en ili la gloroj de la hispana “trimiljara [sic] historio”. Tio egalas al aserto, ke la kolektiva identeco de la katalunoj ne havas lokon en la hispana ekskluziva desegno de la reganta partio.<br /><br /><br />Katalunoj simple laciĝis vidi, ke Hispanio ne cedis eĉ unu solan punkton de sia neo de la plurnacieco de la lando kaj, ke ĝi ree batis per ĉiuj eblaj pordoj la nazojn de ĉiuj katalunaj proponoj pri agnosko. Tial, por ili vere temas pri la serĉo de rimedo pluvivi kiel nacio eĉ se tio signifos paŝi sur vojo gvidonta al disiĝo el ŝtato. Tial S-ro Mas serĉas en tiu baloto klaran ordonon por voki en proksima estonto referendumon kiu demandos katalunojn ĉu ili deziras resti kiel hispana regiono aŭ fariĝi nova ŝtato en Eŭropo.</span><br />
<div style="text-align: center;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">***</span></div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">
<br />La internaciaj medioj dediĉis multan atenton al tiu temo en la lastaj semajnoj kaj multaj alilandaj observantoj penas serioze por kompreni la katalunan starpunkton, por kompreni la kialojn malantaŭ tiu konflikto kaj rakonti ĝin al la mondo senantaŭĝe.<br /><br /><br />En Madrido, tamen, la opini-farantoj de la hispanaj medioj daŭre mislegas kaj misrakontas la katalunan situacion. Post sia komenca ŝokiĝo ĉe la manifestacio de la 11a de septembro – kio pruvas kiel for ili restis de la realo – la hispanaj politika fortoj – inklude de la plejparto de la opozicio same kiel la reganta partio – adoptis kontraŭan starpunkton. Krom ĝeneralaj alvokoj al la respondeco de la kataluna gvidantoj, la oficiala sinteno de la estraro estas absolute nei la rajton de la kataluna popolo esprimi sian opinion, sub la argumento, ke referendumo estus kontraŭleĝa sub la hispana konstitucio.<br /><br /><br />Ankaŭ ne venis praktikaj sugestoj de aliaj tendaroj. Vere malmultaj homoj en Hispanio publike subtenis la rajton de la katalunoj decidi aŭ denuncis la kontraŭdemokrata ago de la registaro. Multaj adoptis kulpan silenton. Aliaj diskonigis la kutimajn asertojn pri sia granda estimo al la kataluna popolo kaj diverse predikis pri la virtoj de unueco kaj solidareco, dum esence ili neis ĉian meriton al la kataluna starpunkto.<br /><br /><br />Tiel, ĉiu laŭ sia bontrovo, la registaro, la opozicio kaj ne malgranda parto de la hispana socio, ĉiuj neas la eblecon pri iom da pravo en la katalunaj petoj tiel barante ĉian eblecon engaĝiĝi en signifan dialogon. Kaj temas ĝuste pri tiu longdaŭra – kaj cetere ne senpartia – blindeco al la realo de Katalunio kio povos konduki al la separiĝo el Hispanio.</span><br />
<div style="text-align: center;">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><br /></span>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">***</span></div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">
<br />La unua etapo de tiu ĉi konkuro estos ludata la 25an de novembro. La antaŭvidebla venkego de la tre variaj partioj apogantaj referendumon pri sendependiĝo eble startos procezon kiu povos konduki al la kreo de nova ŝtato en Eŭropo. Oni opinias, ke la hispana flanko agos per ĉiuj siaj rimedoj por abortigi la procezon. Eŭropo kaj la mondo devus atente rigardi la agojn de ĉiuj, ĉar ankaŭ ili havas intereson en tiu temo. Finfine, estas interese por ĉiuj, ke io ajn decidota de la katalunoj demokrate, respondece kaj pace estu respektata de ĉiuj. Ĉar ĉiuj profitos de la kontribuo, kiun libera Katalunio povas fari al la mondo.<br /><br /><br /><i>(Traducció de Ramon Perera i revisió de Rubeno Fernández a partir de l'original en anglès)</i></span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><i><br /></i></span></div>
<div>
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Esperanta versio: <a href="http://www.collectiuemma.cat/editorial/1435/pri-kio-vere-temas-la-vocdonado-en-katalunio">http://www.collectiuemma.cat/editorial/1435/pri-kio-vere-temas-la-vocdonado-en-katalunio</a></span></div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-164903759233262933.post-28585346645771855022008-08-24T17:37:00.000+02:002013-09-17T02:47:05.559+02:00Kio estas Katalunio?<div align="center">
<script src="http://s3.amazonaws.com/s3.www.universalsubtitles.org/embed.js" type="text/javascript">
(
{"video_url": "http://www.youtube.com/watch?v=-HIo7br7cI4"}
)
</script></div>
<br />
<div align="left">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;">Elekti la esperantan version.</span></div>
<br />
<div align="left">
<span style="font-family: Arial, Helvetica, sans-serif;"><i>(Subtitoloj: Karles Berga)</i></span></div>
Esperantistes x Independènciahttp://www.blogger.com/profile/06798019212144007124noreply@blogger.com