2 de maig 2013

Estonto por la katalunoj ekster Hispanio


Fariĝis ĉiutaga temo por la hispanaj politikistoj kaj opiniistoj admoni katalunojn pri la malbonoj kiun ili okazigus al si mem se ilia lando sekvus la vojon de sendependeco. Oni asertas: tio signifus apartigi sin mem ne nur de Hispanio sed ankaŭ de Eŭropo kaj de la mondo. Kaj tio ĵetus ilin en nesondeblan kotejon dum ne fiksita daŭro: ĉia komercado kun Hispanio estingiĝus, la nova lando estus forpelita de Eŭropa Unio kaj oni malpermesus al ĝi uzi la eŭron, katalunaj firmaoj estus malakceptataj en la kredit-merkatoj kaj multaj bankrotus, laboristoj estus amase maldungitaj, la publika administrantaro haltus, emeritoj ne plu ricevus iliajn pensiojn kaj la esencaj publikaj servoj ĉesus funkcii pro manko de mono.

Hispanio prave zorgiĝas pri la ebleco perdi sian plej gravan mon-donan mamon kaj, kompreneble, inter aliaj eblecoj, ĝi provas timigan strategion por pripensigi la katalunojn rilate sendependiĝon. Surprizige, tia rakonto estas prenata kaj ripetata de la internaciaj ĵurnaloj, surprizige ĉar oni povus pensi, ke nune fremdaj observantoj devintus malemi vidi valoron en io ajn el hispanaj fontoj. Precize tiel, ĉar estis prezentita nenia serioza argumento por subteni tiajn prognozojn je ruino, prezentita de neniu en Hispanio kaj certe de neniu fakulo sendependa. Male, ĉiuj fidindaj esploroj ĝisnunaj inklinas aserti, ke la profito liberiĝi de la nuna, ruiniga politika situacio abunde kompensus la malcertecon de transira periodo.*

Tio kongruas ankaŭ kun la intuicia konviko dividita inter multaj katalunoj, ke probable memstareco estus pli bona. Aliflanke, la malfeliĉoj laŭdire stokitaj por ilia sendependa lando tre similas al tio, kio jam hodiaŭ spertas kiel hispana provinco. Kaj pleje ili okazus nur kiel efiko de malamikaj hispanaj agoj.

Fakte tia estas la mesaĝo el Madrido: "Ne kuraĝu iri al sendependiĝo ĉar ni farus vian vivon infero." Tio estas stranga maniero konviki la katalunojn pri ne foriro, ĉefe ĉar nenia alternativa propono venis rilate la bonajn aferojn, kiuj fine trafus la katalunojn estante parto de Hispanio. Ĉio, kion ili scias, estas ke ili daŭre estos petitaj senkompense kontribui al ŝtato mispensita el la komenco kaj verŝajne mortonta.

***

Ekzistas kompreneblaj zorgiĝoj pri la aldona malstabileco, kiun la kataluna strebo al sendependiĝo povus porti al Eŭropo, en la plej malbona momento. Vere, disiĝo ofte estas egaligita al malstabiligo kaj multaj tristaj ekzemploj el la historio subtenas tian vidpunkton, sed ne nepre devos okazi tiel. Ekzemple, en 1992 la mondo apenaŭ rimarkis ion kiam slovakoj kaj ĉeĥoj interkonsentis pri apartaj vojoj. Post dudek jaroj, nek la interesitoj nek iu ajn ŝajnas bedaŭri tian decidon kaj neniu aspektas plimalbone pro ĝi.

Por kelkaj en Eŭropo, disiĝo, sendepende ĉu paca kaj pravigata, estas malbonvena komplikaĵo, kiun ili sentas nepermesebla ĝuste nun. Aliaj, tamen, komencas kompreni, ke savi la hispanan ekonomion kaj subteni la ŝtaton estos grandega strebo sendepende ĉu katalunoj elektos resti aŭ foriri. Ambaŭkaze, oni serioze devos agi super Hispanio kaj cinikulo povintus argumenti, ke la eliro de Katalunio estos kaŝita beno ĉar helpos fruigi la neeviteblon. Sub tia supozo, malhelpa sinteno de Hispanio nur ĝenus la procezon kaj malfruigos kontentigan solvon.

Aliflanke, amika disiĝo, preferinde sub internacia superrigardo kaj kun ekstera subteno por ambaŭ flankoj, estus bona por ĉiuj koncernatoj. La plej eta argumento ne estos, ke Hispanio kapablu agi obstrukce dum longa tempo sen damaĝi siajn ekonomiajn kaj politikajn interesojn pli ol la perspektivojn de libera Katalunio. Ni havas freŝan paralelon en Balkanio, kie, post jaroj da senfrukta melankolio, eĉ la batalema Serbio atingis interkonsenton kun Kosovo signifanta de facto agnoskon de la suvereneco de la nova ŝtato. Same kiel Serbio, Hispanio povas multon perdi per opozicio al tio, kion ĝi ne povas eviti. Estus eraro se Hispanio alproprigus al si agreseman sintenon kaj estus eraro se la mondo tion tolerus.

Fine, Eŭropo kaj la mondo agnoskos, ke - imitante la vortojn de la brita ĉefministro David Cameron pri Skotlando - la kataluna popolo ne povas esti tenata en Hispanio kontraŭ ĝia volo. Se kaj kiam la katalunoj decidos starigi sian propran politikan organizon, interesos al ĉiuj ebligi la procezon disvolviĝi kiel eble malpli damaĝige, tiel ebligante la funkciadon de Katalunio kiel normala lando kaj ĝian ekkontribuon al la eŭropa projekto sen ne pravigita malfruo.

* Ekzemplo pri tia supraĵa rigardo al la kataluna debato estas ĉefartikolo en The Times of London, 2013-aprilo-13. Vidu ĉe[http://www.collectiuemma.cat/article/1607/recommended-reply-to-the-times] bone argumentitan respondon.
En la retpaĝo Wilson Initiative (http://www.wilson.cat/en/) troviĝas serio da artikoloj el diversaj fakuloj profunde traktantaj la temon.

Tradukis el la angla originalo Ramon Perera - Esperantistoj por Sendependeco".