19 de març 2013

Malsana Hispanio


La hispana socimalsano povas esti pli profunda ol la ekonomia truo

Frue en la monato, la ĉefa hispana juĝestraro trudis la demision de la ŝtata Supera Prokuroro en Katalunio. Tio ne estas posteno aljuĝita per voĉdonado sed publika funkciulo nomumita el la ĉefurbo [Madrid] kaj la postenon tradicie okupas ne kataluno. La lasta posten-tenanto estis tuj forigita el sia posteno post nur kelkaj horoj de kiam li asertis dum intervjuo de novaĵagentejo, ke "oni devas doni al la popolo la eblecon esprimi tion, kion ĝi volas". Tio aspektas sufiĉe naiva, krom tio, ke la aserto estis dirita en la kunteksto de la rajto de la katalunoj decidi pri sia politika estonto. Eble pro tio li tuj nuancigis sian diron aldonante "ĝenerale, al iu ajn popolo" kaj nur post klarigi, ke en Hispanio ekzistas "nenia leĝa kadro ebliganta referendumon pri sendependeco". Ĉio ŝajne senmakula. Kaj tamen, la sola implicita sugesto, ke eble oni devus trovi rimedon por la katalunoj diri sian penson pri la temo, turnis tion, kio estis esence banalaĵo, en fajrigan deklaron kaj okazigis la falon en malfavoron de la prokuroro. Tiel estas rilate la sendependecon de la juĝistaro - por nenion diri pri la libereco de esprimo.

Monaton pli frue, emerita ĝeneralo de la hispana armeo prelegis al regula kunveno de kamaradaj, altrangaj oficiroj pri " separatista-secesia ofensivo en Katalunio" kaj aludis al la eventuala starpunkto de la armeo. "Patrio estas antaŭa kaj pli grava ol demokratio", li konkludis. "Patriotismo estas sento kaj la Konstitucio estas nura leĝo". La aŭdantaro salutis per aplaŭdo tion, kio povintus facile esti komprenata kiel invito malobei la landajn leĝojn aŭ eĉ pravigo de puĉo. Same kiel antaŭaj similaj asertoj de aliaj, ĝi estigis nenian signifan reagon de la civilaj aŭtoritatoj.

Tiuj du eventoj - kaj la tre malsamaj oficialaj reagoj al ili - elmontras esencajn difektojn en la funkciado de demokrata ŝtato kaj sugestas, ke la problemoj de Hispanio povas facile esti pli gravaj ol la agnoskite ekonomia situacio. Kaj la instigo ambaŭkaze estas la situacio en Katalunio.

***

En Hispanio hodiaŭ la ekonomio estas en malbonega situacio kaj ekzistas nenia plano por la estonto ne implicanta, ke la ŝtato daŭre prirabadu la malmultajn produktivajn komunumojn por porĉiame pluvivigi sin mem. Multaj katalunoj kredas, ke la nuna politika aranĝo minacas ruinigi ilian ekonomion, neniigi ilian kulturon kaj fine banaligi ilian landon. Lastatempe la popolo fariĝis malpli timigita pri esprimo de malkontenteco pri tia situacio. Ankaŭ iliaj elektitaj gvidantoj ŝajne forlasis ilian tradician cedemon por eviti kunpuŝiĝon. Reage al larĝetendita popola postulo, ili proponis novan manieron agi povanta konduki - se la popolo tiel decidos - al separiĝo de Hispanio.

La kataluna flanko deziras negocadan, laŭgradan, pacan kaj plene demokratan procezon kaj proponis diskuti la kondiĉojn kun la hispana registaro. Ĝis nun oni rifuzis ĉiujn antaŭpreparojn. La oficiala starpunkto en Madrid daŭre estas, ke oni devas strikte respekti la leĝon, tia kiel ĝi estas, kaj oni interpretas mallarĝe laŭbezone la 1978an Konstitucion por rifuzi, inter aliaj aferoj, la eblecon pridemandi la katalunan popolon per referendumo.

Intertempe la ĵus malkovrita memfido de la katalunoj vekis la plej malbonajn instinktojn de ŝtato, kiu sentas sin minacata. Dum ĝi ŝajnigas malzorgon, la hispana registaro uzas ĉiajn ruzojn por subfosi la katalunan administracion kaj timigi la katalunan popolon. Nun oni kunigas al konata armilo finance strangoli, politikan kaj juran ofensivon kontraŭ la katalunaj instancoj de memregado kaj kampanjojn en la medioj kontraŭ zorge elektitaj personoj. Krome, la perforta elpurigo de la prokuroro montras, ke la registaro intencas silentigi ĉiajn esprimojn de malkonsento eĉ en ĝiaj propraj vicoj. Kaj reala aŭ imagita milita minaco estas konvene vivigita kiel parto de timstrategio.

Tiuj el ekstere rigardantaj la lastajn okazaĵojn en Hispanio emis enfokusigi la ekonomion. Rigardi el la proksimeco la politikan substraton de la ŝtato povas malkaŝi ke, eĉ en ĝia aktuala estiĝo kiel pretenda demokrata lando, Hispanio konservis ne malmultajn el la aŭtoritatismaj kutimoj de la diktaturo el kiu ĝi kreskis. Jes ja, io devas esti ege malĝusta en lando kie eldiro de generalo ekvivalenta al alvoko al la armeo meti sin super la leĝon estas preteratentata, dum aserto de tiel baza principo de demokratia administrado, kiel la rajto de la popolo sin esprimi estas punita kvazaŭ ribelo.

(Tradukis Ramon Perera el la angla originalo)