La
19an de oktobro Ramon Perera prelegis en Speyer
(Rejnlando-Palatinato, Rheinland-Pfalz) pri la temo "Katalunio,
ĉu baldaŭ nova sendependa ŝtato en Eŭropo?". Temis pri
prelego enkadrita en la 35-a BAVELO-Seminario. Sekvis la prelegon
francaj kaj germanaj aliĝintoj al la seminario. La temo vekis la
atenton de la seminarianoj, kiuj pridemandis Ramon pri la politika
situacio en Katalunio antaŭ, dum kaj post la prelego mem. Ĉefe ili
dankis informadon pri temo malmulte konata de ili. Ili interesiĝis
ankaŭ pri la financaj aspektoj kiel pravigo por la sendependiĝo kaj
pri la eventuala influo de la procezo en Katalunio sur aliaj
senŝtataj nacioj en Eŭropo.