25 de set. 2014

La hispana demokratio, ĉu oksimoro?


La hispana leĝeco kontraǔ la kataluna demokrateco

La rifuzo de la hispana registaro kaj de la plejmulto de la hispanaj politikaj partioj agnoski la rajton de la kataluna popolo esti demandata pri la politika estonto de ilia lando igas la esprimon “hispana demokratio” pli kaj pli simila al oksimoro.



Fronte al la triobla regreso (politika, lingva-kultura kaj ekonomia) kiun Katalunio spertas la lastajn dek jarojn pro la hispana ŝtato, la kataluna parlamento plimulte decidis okazigi demandadon (ne konfuzu kun referendumo) la 9-an de novembro pri la politika estonto de Katalunio. Tuj la hispana registaro kaj la plejmulto de la hispanaj politikaj partioj esprimis sian rifuzon kaj kontraŭon al tia iniciato surbaze de la 1978-a konstitucio. Por ili la kataluna popolo ne havas la rajton esprimi sian opinion pri sia propra politika estonto kaj pri la institucioj por si mem: ĉu konservi la nuntempan aǔtonomion, ĉu la estiĝo de federala ŝtato, ĉu sendependiĝo. La timo pri la venko de la lasta ebleco pliakrigas ilian opozicion, same dekstruloj kiel maldekstruloj, ne komprenantaj ke ili frontas popolan movadon puŝante la politikistojn.


La leĝo kontraǔ la demokratio

Ili argumentas, ke la hispana konstitucio agnoskas la hispanan popolon kiel nuran kolektivan politikan subjekton. Ĉar la kataluna popolo ne estas politika subjekto agnoskita en la konstitucio, ĝi ne rajtas je apartaj politikaj povoj. En la plej favora situacio, estus la tuta hispana popolo, kiel la sola deponanto de la suvereneco, tiu kiu decidu pri la politika estonto de Katalunio.

Defende de ilia vidpunkto , ili invokadas, kiel sanktan libron, la Konstitucion de 1978, kiu estus la pura elmontro de la demokrata volo de la hispana popolo, inkluzive de la katalunoj. Tamen, tiu Konstitucio estis redaktita kaj aprobita sub aparte esceptaj kondiĉoj. 


La tiel nomata hispana demokrata Transiro, ekanta en 1977, okazis sen ajna klara disiĝo de la frankisma diktaturo: ĉiuj aktive subtenante kaj konsistgigante ĝin ne nur ne devis respondeci [pri ilia pasinto], male ili libere partoprenis en la nova politika situacio. Eksaj frankismaj ministroj kaj deputitoj plu daǔrigis iliajn politikajn karierojn kaj funde influis la redaktadon de la Konstitucio helpataj kaj subtenataj de la plimulto de la militista oficiraro, ankaŭ ili frankismaj. Ili sukcesis trudi la artikolon 2, asertintan la nedisigeblan unuecon de Hispanio, kaj la artikolon 8, asertantan la defendon de la nedisigebleco de la hispana teritorio kiel celon de la armeo. Tio sub la risko de haltigo [de la proceso] kaze de ne akcepto flanke de la redaktantoj [de la konstitucio].
Cetere, la aprobo de la Konstitucio de 1978 estis la sola ebleco ofertita al la popolo por disiĝi, eĉ se nur parte, de la diktaturo.

Tiel, tiu ĉi Konstitucio estas uzita kiel leĝa armilo kontraǔ la demokrata volo. 


La kataluna nacio ne naskiĝis en 1978

Aliflanke, Katalunio kiel historia, kultura, lingva kaj politika realaĵo estiĝis multe pli frue ol Hispanio. La Generalitat [pr. Ĵeneralitat], nomo de la kataluna registaro, ekis jam en 1359 kaj havis klarajn demokratiajn trajtojn, se juĝi laŭ la epoko. Ne estas la Konstitucio de 1978 kiu naskis la katalune politikan, kulturan kaj nacian realaĵon. Cetere, la politikaj institucioj propraj de Katalunio estis perforte nuligitaj en 1714.

Dum 35 jaroj Katalunio kontribuis al la demokratiigo kaj al la regebleco de Hispanio, esperante ke la hispana ŝtato agnoskos sian plurnacian karakteron kaj akorde organiziĝos. Iel ajn kaj ĉefe ekde 2010, post kiam la Konstitucia Tribunalo nuligis gravajn partojn de la Statuto pri Aǔtonomio de Katalunio, referendume aprobita de la kataluna popolo en 2006, ĉiuj esperoj montriĝis vanaj. La plejmulto de la katalunoj rigardas la hispanan ŝtaton kiel malamikon preta je kio ajn por redukti la nacian katalunan personecon al simpla folkloraĵo. Tion pruvas, inter alie, la senĉesa ekonomia drenado, la leĝoj kontraǔ la lerneja lingvopolitiko kaj la invado de la ekskluzivaj administraj fakoj.

Neebla dialogo

Post 35 jaroj de konstitucia pakto, ni perdas progresive la ilojn de nia politika aǔtonomeco, kiel ĵus diris la prezidento Artur Mas en la kataluna parlamento. La hispana ŝtato rifuzis ĉiujn katalunajn iniciatojn: la statuton de aǔtonomio de 2006, la fiskan pakton kaj la demandadon pri la politika estonto. La katalunoj laciĝis je la malamika sinteno de la hispana ŝtato.

Dum en Katalunio oni parolas pri amikeca eksedziĝo, se la popolo tion decidos, la hispanaj potenculoj konsideras tiun disiĝon neimageblan ĉar “ne ekzistas du partoj en konflikto”. Ili preferas paroli pri “amputado” de unu el la membroj de unusola korpo. Ili rifuzas kiun ajn dialogon, ili rifuzas la eblecon ke la katalunoj voĉdonu, ili minacas la katalunojn se ili kuraĝos estigi la demandadon... Evidente David Cameron ne estas la hispana ĉefministro. Dum la skotoj voĉdonas hodiaŭ [la 18-an de septembro] por decidi pri sia politika estonto, la hispana ministro pri eksterlandaj aferoj , José Manuel García-Margallo, minacas haltigi la katalunan aǔtonomion kaj ĝian parlamenton se ili daǔre insistas pri la demandado de la 9-a de novembro. Siaflanke, S-ino Esperanza Aguirre, unu el la gvidantoj de la Popola Partio, deklaris senhonte, ke havigi urnojn la 9-an de novembro estus nedemokratia ago... "Hispanujo demokrata”, diras vi? 
Tio similas oksimoron en malprobabla politika poezio... kiun la 1,8 milionoj de katalunoj, surstratinte en Barcelono la lastan 11an de septembro por pledi sian rajton al voĉdono, evidencigis.

http://www.ledevoir.com/international/europe/418698/la-democratie-espagnole-un-oxymoron

(Tradukis: Alfons Tur kaj Ramon Perera)